Saluton! Parolante kun esperantistoj mi komprenis, ke esperantistoj el aliaj landoj tute rifuzas uzi kaj agnoski vortojn "liva kaj kontempli" kiuj laŭ mia rusa-esperanta vortaro de A.B.Ŝevĉenko estas normalaj kaj oficialaj.
Kial do? Kiu erariĝas?
Ankaŭ laŭ la supremenciita vortaro бассейн=baseno=naĝejo, sed ĉi matene ŭnu aŭstralano insistis ke baseno estas iu konstruaĵo por teni akvon aŭ kavego en la tero en kiu enfluas akvo el rivero aŭ maro!!! Ĉu mia vortaro denove erariĝas?
Добавлено: Ср Дек 16, 2009 9:54 am Заголовок сообщения:
Mi ekmemoris alian vorton kiun la fremdlandaj esperantistoj ne volas agnoski-tiu estas "kurta"!
Oni diras nur tiele-mallonga anstataŭ kurta, maldekstra anstataŭ liva, rigardadi anstataŭ kontempli, naĝejo anstataŭ baseno.
Kvakam en Ĉatoniko mi estis atestanto de varmega diskuto pri temo ĉu la vorto "iriti" estas sinonimo de "inciti"!
Mi povas doni bonan argumenton al tiuj "esperantistoj el aliaj landoj", kiu tamen ne rilatas la objekton de via disputo:
Kiam mi la unuan fojon vidis tiun vortaron (fakte ne tiun, sed E-R vortaron), mi trovis en ĝi eraron post 1 aŭ 2 minutoj. Poste mi ekvidis ankaŭ R-E vortaron kaj eĉ pli rapide trovis en ĝi eraron, kiun ne havis la R-E vortaro de Bokarjov
Do mi absolute ne fidas la vortarojn de Ŝevxcenko.
Kaj pri la vorto "liva": laŭ mia opinio, se tiun vorton havas E-R vortaro, tio estas bona, sed se tiun vorton proponas R-E vortaro, do por mi ĝi estas plia kaŭzo ne fidi tiun vortaron. Feliĉe mi ĝin ne havas kaj ne planas aĉeti.
Последний раз редактировалось: Sxak' (Ср Дек 16, 2009 19:22 pm), всего редактировалось 1 раз
esperantistoj el aliaj landoj tute rifuzas uzi kaj agnoski vortojn "liva kaj kontempli"
Ha... Dank al vi, mi nun unuafoje vidis uzon de vorto «kontempli»
Estas nenio stranga en tio, ke oni ne uzas ĝin.
Pri vorto «liva»: mi vidis ĝin uzatan nur kiel teknikan terminon.
Do, en reala lingvo estas preskaŭ ĉiam uzata nur «maldekstra».
Tio estas neologismoj.
Same, vorto «kurta» estas neologismo, eble iom pli ofte uzata.
Mi diru pli, multaj alilandaj esperantistoj kun kiuj mi parolis uzis vorton «piedpilko» anstataŭ «futbalo».
Nun mi ankaŭ preferas uzi pli klasikajn formojn: «maldekstra», «mallonga», «maljuna», «piedpilko», k.t.p.
Saluton! Parolante kun esperantistoj mi komprenis, ke esperantistoj el aliaj landoj tute rifuzas uzi kaj agnoski vortojn "liva kaj kontempli" kiuj laŭ mia rusa-esperanta vortaro de A.B.Ŝevĉenko estas normalaj kaj oficialaj.
Kial do? Kiu erariĝas?
Ankaŭ laŭ la supremenciita vortaro бассейн=baseno=naĝejo, sed ĉi matene ŭnu aŭstralano insistis ke baseno estas iu konstruaĵo por teni akvon aŭ kavego en la tero en kiu enfluas akvo el rivero aŭ maro!!! Ĉu mia vortaro denove erariĝas?
Laŭ mi, nuntempe, kiam esperanto ne estas tre disvastiĝita, oni estas pli bone uzi la klasikajn formojn "maldekstra, mallonga" k.t.p. Eble en estonto, kiam esperante parolos pli homoj, oni povos uzi pli ofte "liva, kurta" k.t.p.

Prave!
Sed ni ne devas transformigi Esperanton en ion simila al "Special English" de Voice Of America kiam oni rakontas pri ĉiuj temoj uzante nur 1500 de anglaj vortoj.
Se temas pri R-E vortao, do mi vere multe pli fidas la Bokarjov-vortaron (ĝi estas farita de kompetenta homo, malsame al lia E-R vortaro, kiun faris ne li, sed homo, kiu ŝirmis sin per lia nomo ). Komence rigardu en ĝi kaj nur, se tie forestas la necesa vorto, serĉu en la vortaro de Ŝevĉenko.
Kiu rajtas decidi kiu vorto estas stulta kaj kiu ne?
Mi ne protektas vorton "liva" sed mi tute ne kontraŭas ĝian uzadon, por mi ĉi tiu vorto ne estas stultaĵo, ĝi estas simple vorto kiu plibuntkolorigas la lingvon. Kio okazus se ni ruslingve ĉiam dirus "неправый" anstataŭ "левый"?
Sinonimoj havas la saman signifon sed preskaŭ ĉiam ili havas sian propran nuancon pri la sama signifo.
Laŭ mia opinio, kiu eblas esti erara, forigo de sinonimoj transformigas Esperanton el la lingvo, kiu samnivelas naciajn lingvojn, en Voice of America Special English, kiu estas bonege komprenebla sed ne tre viva.
Do eble akuzativon oni devas forigi por ke oni nepovu ŝanĝi lokojn de la vortoj intere de la sama frazo por plifaciligi komprenadon?
LMMO, "kontempli" estas tute normala vorto (en la senco созерцать):
http://reta-vortaro.de/revo/art/kontempl.html
Mi ne povas trovi por ĝi taŭgan ekvivalenton inter pli "tradiciaj" vortoj.
Sed tio ne koncernas la vortojn "liva" kaj "kurta", kiujn mi same opinias tute superfluaj.
Mi ne protektas vorton "liva" sed mi tute ne kontraŭas ĝian uzadon, por mi ĉi tiu vorto ne estas stultaĵo, ĝi estas simple vorto kiu plibuntkolorigas la lingvon.
Kian plian nuancon vi vidas en la vorto "liva" kompare kun la vorto "maldekstra"?!

Tiun saman kiun mi vidas inter левый и неправый.
неправый - neprava, nedekstra , liva estas stultaĵo
Ne mensogu!
Tiu multitran-vortaro ne estas R-E vortaro. Ĝi estas E-R vortaro kun la eblo serĉi rusan vorton. (legu ankoraŭfoje kion mi skribis komence: Se iu E-R vortaro havas la vorton liva, do ĝi estas bona, sed iu R-E vortaro konsilas tiun voron, do ĝi estas fuŝaĵo) Mi vidas, ke vi uzas E-R vortaron por argumenti tiun vorton. Tio ne estas bona. Mi havas la suspekton, ke Ŝavĉenko faris sian R-E vortaron, simple renversinte E-R vortaron, tial do li ricevis tian fuŝaĵon.
Do tute ne eblas temi pri opinio de tiu vortaro rilate iun rusan vorton
Bokarev-vortaro kuŝas ĉe mi hejme, mi ne tuŝis ĝin jam dum pluraj jaroj - ĉar ne bezonas. Vortaron de Ŝevĉenko mi ne havas - same, ĉar ne bezonas. Mi simple uzas E-on ĉiutage, k observas uzadon far'de aliaj spertuloj el multaj landoj.
"kurta" k "olda" estas por mi tute normalaj vortoj, utilaj i.a. en poezio - ĉar pli kurtaj. "Liva" estas iom ekzotika, sed komprenebla k uzebla.
"kontempli" - mi reale ne bezonis tiun vorton, sed tuj komprenas k povas ĝin rememori, se iam bezonos uzi.
Ĝenerale dependas de cel-grupo, k iom - de lokaj tradicioj. Siatempe post kelkaj jaroj de umado en eŭropa parto de Sovetio mi unuafoje vizitis Uralon - k estis ŝokita: uralaj k siberiaj e-istoj havis kelkoble pli riĉan vortprovizon, ol la eŭropaj (k, i.a., neniam eraris pri akuzativo!)
Do se viaj "alilandaj e-istoj" estas koreaj komencantoj (tm), aŭ simple eternaj komencantoj - ne estas mirinda ilia limigiteco. Indas levi ilin al inda nivelo, sed ne malleviĝi al ilia mizera...
Последний раз редактировалось: Valentin_Melnikov (Ср Дек 16, 2009 21:24 pm), всего редактировалось 1 раз
Kio okazus se ni ruslingve ĉiam dirus "неправый" anstataŭ "левый"?
En la rusa, неправый ne signifas левый
Цитата:
Laŭ mia opinio, kiu eblas esti erara, forigo de sinonimoj transformigas Esperanton el la lingvo, kiu samnivelas naciajn lingvojn, en Voice of America Special English, kiu estas bonege komprenebla sed ne tre viva.
Tion vi jam diris Tute ne temas pri forigo de io ajn, sed ĉu Esperanto vere bezonas troajn latinajn radikojn?.. Ĝi jam enhavas multe pli ol 1500 vortojn
"Kion vo oionios pri la versoj
Gloru l' Eternulon: li bonas,
senfinas lia ĥezdo.
Ĉu vi sentas tion esperanto?Ĉu tio elvokas ion al vi? Nu, bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en la vortaro. Imagu do, ke vi trovos jenan difinon: "ĥezdo, eco de animo karakterizata per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respektateco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco."
Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea poeto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia dio per la ĵus cititaj vortoj?
...
Sed se la versoj tekstas:
Gloru l' Eternulon: li bonas,
senfinas lia amo.
la tra(kon)dukisto plenumis sian funkcion: li ebligis al vi sekvi la poeton, akompani ties senton, eĉ se la lasta vorto ne plene fidele komunikas la sencon de la netradukebla hebrea "ĥesed"."
Eltiro de "La bona lingvo" de Claude Piron. Mi vere konsilas al vi legi ĉi-libron...