|
|
| Автор |
Сообщение |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Пн Янв 15, 2007 18:42 pm Заголовок сообщения: Novaj opinioj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" |
|
|
Duoncento da novaj kaj plivastigitaj komentoj aperis en la renovigita listo de opinioj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando":
http://www.lingviko.net/vrec.htm
Последний раз редактировалось: Boris Kolker (Ср Апр 30, 2008 19:00 pm), всего редактировалось 1 раз |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
NiHao Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: 10.12.2003 Откуда: Moskvo
|
Добавлено: Пн Янв 15, 2007 20:18 pm Заголовок сообщения: |
|
|
Ĉu eblas ricevi ligilojn al la mallaŭdaj opinioj?  |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Пн Янв 15, 2007 21:42 pm Заголовок сообщения: |
|
|
| NiHao skribis: |
Ĉu eblas ricevi ligilojn al la mallaŭdaj opinioj?  |
Mi serĉis per Guglo, sed ne trovis. Provu - eble vi estos pli bonŝanca.  |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
NiHao Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: 10.12.2003 Откуда: Moskvo
|
Добавлено: Пн Янв 15, 2007 23:50 pm Заголовок сообщения: |
|
|
| Boris Kolker skribis: |
Mi serĉis per Guglo, sed ne trovis. Provu - eble vi estos pli bonŝanca.  |
Eble ni okazigu konkurson?  |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Сб Май 24, 2008 2:25 am Заголовок сообщения: |
|
|
La retpaĝo "Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando" estas aktualigita, ĝisdatigita kaj pliampleksigita. 250 personoj el kvindeko da landoj per malsamaj vortoj esprimas sian rilaton al la libro:
http://www.lingviko.net/vrec.htm . |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Пт Июл 04, 2008 19:14 pm Заголовок сообщения: |
|
|
La konata entreprenisto kaj filantropo de Esperanto el Japanio skribis:
---------------------------
kara d-ro. boris,
mi profunde gratulas vian libron "vojagho en e-lando". mi legis ghin samtempe komparante kun japana tradukado, char mia e-nivelo ne estas tiel alta. ghi kortushis min. preskaw chiuj eroj estas bonaj kaj utilaj por mi. kaj mi ege multe ekkonis pri e-tujo per ghi. mi tralegis 4-foje por enkapigi.
mi elkore dankas vian penigan klopodon kaj jam komprenis kial ghi furoris plej alte.
kore,
Etsuo Miyoshi
ps: mi sukcesis aperigi tutpaghan anoncon en "le monde" en la 9a de majo post diskuto kun francaj gravuloj kaj prez. de eeu ankaw uea, diskuto dawris dum naw monatoj. tio estas la 4a-foja en francio kaj 18a-foja anonco en 13 landoj en eu. char francio estas shlosila lando por fina venko, ni koncentrighos nur en francio, ghi aperos dek-foje dum kelkaj jaroj. se vi havas intereson. mi sendos ghian enhavon poste. |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Вт Июл 29, 2008 2:40 am Заголовок сообщения: Leteroj post la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo |
|
|
El letero de Lydia Lindla (Estonio) post la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo:
| Цитата: |
| Mi aĉetis viajn librojn al mi mem kaj al mia amikino. Bedaŭrinde viaj libroj estis ne tuj troveblaj, ĉar la lokon sub la tablo mi rimarkis nur post longa serĉado. Mi metis ilin surtablen kaj tuj kelkaj homoj ilin trovis. Mi petis sinjoron kun grizaj haroj meti viajn librojn surtablen, sed vane. La lastan tagon viaj libroj situis sur la tablo. |
El letero de Madis Linnamägi (Estonio) post la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo:
| Цитата: |
| La Libroservo dum la Roterdama UK estis bonega, sed mi aĉetis nur Vian plian "Vojaĝon ..." kaj instruan filmon. "Vojaĝo ..." estas bonega, utila lingve kaj movade. Sed en la Libroservo ĝi kuŝis sub tablo, tute stranga afero. Mi metis ĝin du-foje sur la tablon. (Madis Linnamägi – ESTONIO) |
|
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Чт Окт 23, 2008 3:11 am Заголовок сообщения: |
|
|
Kiu scias, kie troviĝas Nov-Kaledonio, levu la manon!
En Nov-Kaledonio estas kelkaj ekzempleroj de "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen opinio el tiu fora insulo:
| Цитата: |
| Mi akiris la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" post kiam mi trastudis en la perfektiga kurso kelkajn lecionojn de tiu libro... kaj mi malkovris orminon de informoj, de klarigoj, de intruoj kaj de poeziaĵoj. Oni ĉerpas el ĝi interesajn informojn pri homoj, kiuj kreis eventojn, kaj homoj, kiuj kontribuis kaj kunhelpis la movadon de Esperanto. Oni ĉerpas el ĝi ankaù gramatikajn kaj kulturajn sciojn. Ĝi estas perfekta ilo por prepari sin al ekzamenoj, kaj por ĉiu ĝi estas nepre necesa instrumento. (Leona Schaup - Nov-Kaledonio). |
|
|
| Вернуться к началу |
|
 |
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Чт Дек 18, 2008 6:18 am Заголовок сообщения: kostas malpli ol duonon de botelo de Tekilo |
|
|
"Vojaĝo" kostas malpli ol duonon de botelo de Tekilo
La prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio Mallely Martínez sendis al mi la lastan numeron de la gazeto “Ni ĉiuj” kun reklamo pri "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiun la Meksika libroservo komencis vendi. Jen vidu sube la reklamon. "Vojaĝo" kostas malpli ol duonon de botelo de Tekilo (750 mililitroj de la fama forta meksika alkoholaĵo) “Esperanto”, kiu estas reklamata sampaĝe kun "Vojaĝo".
---------------------------------------------------------------
NI ĈIUJ (Meksiko), 2008, N 2
Eldonita de UEA, "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas fama kurso por progresantoj kaj transportilo al la Esperanta kulturo. Tiu bonega verko de Boris Kolker enhavas multajn diversajn temojn, inter ili: gravaj esperantistoj, la Esperanta historio, kulturo, literaturo, ktp. “Vojaĝo en Esperanto-lando” ne estas normala lernolibro.
Tiu ĉi estas la tria eldono, kiu aperis en 2005, la unua aperis en 1992 kaj la dua, reviziita kaj renovigita, en 2002.
Vidu la sekvan ligon http://www.lingviko.net/vrec.htm kaj tiam vi scios, kial tiu ĉi libro devas esti en via persona biblioteko. Vi povas trovi ĝin en la libroservo de MEF. La prezo estas $310.00 (tricent dek meksikaj pesoj) plus sendokostoj.
--------------------------------------------------------------------------------------------------
“Tequilera Esperanto” naskiĝis en 2003 kun la celo krei markon, kiu garantias al la konsumantoj la plej bonan kvaliton de unika Tekilo en sia klaso. Ni estas orgojlaj oferti al vi 100% meksikan produkton kiu enboteliĝis en nekomparebla stiloplena botelo.
La ideo elekti la markon “Esperanto” kreiĝis kun la celo ke ĝi, kiel la Internacia Lingvo, estu konata en la tuta mondo.
“Tequila Esperanto” estas tiel bona ke en la jaro 2007, ĝi gajnis la premion “Distilita trinkajo de la jaro” en Germanio.
Meksika Esperanto Federacio havas por vi “Tequila Esperanto” kun 750 ml kaj ripozo de 24 monatoj, la prezo estas $680.00 (sescent okdek pesoj) plus sendokostoj. |
|
| Вернуться к началу |
|
 |
|