Esperanto Esperanto

 
:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
-: Esperanto :: ? :: .

 RSSRSS    FAQFAQ             
            

Sovetia Esperanto-movado en kvazaŭsekreta misio


           Esperanto -> / E-o en la mondo
Boris Kolker
Akademiano


: 29.03.2003
: Usono

: 25, 2008 3:43 am     : Sovetia Esperanto-movado en kvazaŭsekreta misio

El la historio de la Esperanto-movado:

Kio ne estas malpermesita, tio estas permesita
Sovetia Esperanto-movado en kvazaŭ sekreta misio


Rememora-anekdota intervjuo-konversacio kun Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov, preparita de Andreas Künzli

Publikigita ekskluzive por SPEGULO, socikultura, sendependa revuo en Esperanto, eldono aŭtuna 2008, p. 134-157.
Indikojn kiel aboni SPEGULON oni trovas sur tiu ĉi retpaĝo: http://www.planlingvoj.ch/files/Dok_SPEGULO_informoj_2.pdf

Vere ĉirkaŭ la ruslanda kaj sovetia Esperanto-movado cirkulas mitoj kaj legendoj. Neniu krom tiuj, kiuj senpere fondis, konstruis, gvidis kaj organizis ĝin, ĉefe ties SEJM-periodon en la 1960-70aj jaroj, konas pli bone la aferojn. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado. Du ĉefaktivuloj de SEJM, Boris Kolker (*1939)1 kaj Anatolo Gonĉarov (*1940)2, povas libere rakonti multajn interesajn detalojn. SPEGULO-kunlaboranto Andreas Künzli profitis la okazon starigi al ili konkretajn demandojn (kursiva parto) kun la peto kiel eble plej detale respondi ilin. Dum Kolker, emerita doktoro pri lingvoscienco kaj esperantisto de 1957, vivas hodiaŭ en Cleveland (Usono), Gonĉarov, emerita doktoro pri kemio kaj esperantisto de 1958, loĝas en Krasnojarsko, Siberio, Ruslando. Ambaŭ respondis al la demandoj sen koni la respondojn de la alia. La sekva intervjuo, kiu estas farita en junio 2008 retmesaĝe en konfidenceco kaj malklaĉemo sen prisilenti esencajn problemojn, kun siaj ĉarmaj anekdotoj donas pli klaran bildon pri la cirkonstancoj, problemoj, limigoj, absurdaĵoj kaj paradoksoj, sed ankaŭ pri la liberaj spacoj kaj belaj momentoj kaj ĉefe pri la unika etoso ĉe la tiamaj sovetiaj esperantistoj de la 60-70aj jaroj. Krome estos tuŝata la tikla demando de la KŜS-kunlaboro kaj la delikata problemo de la denuncado. El komence ne tro longa intervjuo estiĝis poste sufiĉe longa interdiskutado, kun aldono de materialoj el la riĉinformaj libroj de Cibulevskij, Bronŝtejn kaj Samodaj, en kiu la intervjuinto volis trovi pli profundajn pensojn kaj konsiderajn nuancojn pri tio kaj jeno, tiu kaj alia. Krom tio, la intervjuinto, kiu en 1988-89 mem restadis en Sovetunio kiel "interŝanĝ-studento" kaj ĉe kiu la intereso pri la historio de la sovetia Eo-movado neniam estingiĝis, permesis al si aldoni ankaŭ kelkajn personajn frazojn de memoro (kursiva parto de la teksto). Do pro tiu artefarita longigo de la intervjuo, kiu preskaŭ fariĝis studo pritema, eble ne ĉiuj diskutitaj eroj restas prikomentitaj kaj finresponditaj, sed tio ne gravas kaj tio ne estis celita. La intenco estis aludi kiel eble plej multajn temojn. La plenajn nomojn de uzataj mallongigoj oni trovas fine de la intervjuo.


Enkonduko: Post la likvido de la sovetia Eo-movado en la jaroj 1937-38, en kiu pereis la grupo de aktivuloj ĉirkaŭ Ernest Drezen, ekestis vakuo ĝis la jaroj 1954-56, kiam en Sovetunio denove eblis okupiĝi pri Esperanto. Ni memorigu, ke en februaro 1956 la legendeca partiestro Nikita Ĥruŝĉov malkaŝis kaj kritikis en sensacia kvinhora sekreta parolado okaze de la XXa Partia Kongreso la potenc-misuzadon kaj la personkulton de Stalino kaj la fifarojn de liaj lakeoj. La ĝis tiam publike nekonata vero ŝokis almenaŭ 18 milionojn da membroj de la sovetia KP, kiuj ricevis la okazon legi la esencajn partojn de la kritiko. Tre baldaŭ (parto de) la teksto trafis, tra Pollando kaj la sekretaj servoj de Israelo kaj Usono, ankaŭ al Okcidento. Ĝia plena versio tamen povis esti publikigita en Sovetunio nur en 1989 (cetere same kiel la verko Arkipelago gulago de Solĵenicyn). Esperantistoj ĉirkaŭ Evgenij Bokarjov, David Armand, Semjon Podkaminer, Aleksej Verŝinin, Konstantin Gusev kaj aliaj, kiuj postvivis la stalinisman teroron, singarde sed kuraĝe reiniciatis la Eo-movadon en Sovetunio, precipe sur la kampoj de scienca kaj soveti-propaganda niveloj. Esence helpis tion la Baltaj Eo-Tendaroj, organizitaj vice de la ĉebaltiaj respublikoj, ĉar la sovetian teroron kontraŭ la e-istoj en la jaroj 1936-38 tiuj respublikoj feliĉe ne trafis, estinte tiam sendependaj. Pri tutlanda organizita Eo-movado oni eĉ ne povis revi, kaj ankaŭ la postmilita periodo alportis multajn obstaklojn kaj limigojn por la sovetia Eo-agado. Tamen, en 1962 povis esti starigita ĉe SSOD Eo-Komisiono pri koordino de internaciaj kontaktoj de sovetiaj e-istoj. Kaj ekde 1965/66 komencis koordinite agadi kelkaj novgeneraciaj junuloj-esperantistoj kadre de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). La sugeston por tiu iniciato evidente donis eble iom paradokse okcidentano. Nome du jarojn antaŭe dum la 49a Universala Kongreso de Esperanto en Hago la tiama prezidanto de TEJO Humphrey Tonkin proponis al Anatolo Gonĉarov pripensi la ideon krei junularan organizaĵon de esperantistoj en Sovetunio. Ĉar krei tian organizaĵon oficiale estis neeble kaj krei ĝin neoficiale estis danĝere, Anatolo Gonĉarov eltrovis nomi la organizaĵon tiel, ke ĝi ne aspektu kiel organizaĵo. Vintre de la jaroj 1964-65 Anatolo sendis al 12 konataj al li junaj geesperantistoj alvokon krei organizitan junularan movadon. Lian ideon subtenis 9 personoj kun kiuj Anatolo aktive kolektis aliajn junajn e-istojn tra tuta Sovetunio. Tiuj reeĥintoj siavice konigis aliajn konatajn al ili junajn e-istojn, kaj tute baldaŭ Anatolo dissendis jam al 17 adresoj la Adresaron kun 17 nomoj, proponante nomi la organizaĵon Adresaro de junaj Esperanto-aktivuloj. Tiel estis evitita la danĝero aspekti kiel neoficiala organizaĵo. Tuj poste Anatolo lanĉis la informilon Juna Esperantisto, kiun li multobligis sur cigareda papero, mem kompilante ĝin plej ofte el leteroj venantaj al li kiel al la centro. Aliaj gravaj nomoj de la unua periodo de SEJM estis krom Kolker kaj Gonĉarov, kiu estas konsiderata kiel la patro de SEJM kaj dum longa tempo ĝia ĉefa motoro, ankaŭ Leo Kazancev, Vladimir Samodaj, Aleksandr Jauŝkin, Miĥail Ŝevĉenko, Efim Zajdman, Marija Vaŝĉinina, Vladimir Bespalov, Dmitrij Cibulevskij kaj aliaj.
La etoso de SEJM estis priskribita kiel amikeca, neformala kaj gaja. Por la koncernatoj, SEJM iĝis bela vivepizodo, romantika legendo, ĉar ĝiaj aktivuloj sentis sin tiam junaj kaj liberaj, plenaj de optimismo kaj energio kaj ne tro atentis la grizecon de la vivo, kiu tiam kovris la tutan landon. Lige kun la kreiĝo de la oficiala Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), en marto 1979, SEJM malfondiĝis, sed ĝia neformala agado iomgrade daŭris pliajn tri jarojn.

ESPERANTO EN RUSLANDO

Andreas Künzli: Kial ruslandanoj/sovetianoj laŭ vi interesiĝas kaj okupiĝas pri Esperanto (bela hobio, ideologio, kontaktoj, alia kialo) ?

Boris Kolker: Unuavice ĉar estis sento de libereco, eblo manifesti sian personecon kaj okazoj havi senlimajn kontaktojn kun la tuta mondo.

Anatolo Gonĉarov: Al Eo-rondetoj venis junularo interesiĝanta pri ĉio ajn ekzotika kaj nekutima. Subite rapide ekposedinte la parol-kapablon, ili restis en Eo-kluboj, en kiuj ili partoprenis la interesan kaj viglan kluban vivon, formiĝis amikecoj longdaŭraj, ktp.

Kiuj estis la ĉefaj avantaĝoj, kiujn Eo donis dum la sovetia tempo?

Kolker: Partopreno en la interesegaj kaj neformalaj Eo-tendaroj, internacia korespondado, verkado.

Gonĉarov: Interesa vivo en alia lingvo; vera demokratio en la kluba kaj tendara vivo (kontraste al la teda superrego de la partiaj cirkuleroj reglamentantaj ĉiun spiron); ekhavi (almenaŭ korespond-)amikon en alia lando; libere legi alilandajn Eo-librojn kaj revuojn (ekzemple la legado de Literatura Foiro estis speco de kulturŝoko por sovetianoj); turismi, ĉiusomere partopreni en SEJT en alia pitoreska loko; post kelkaj jaroj da partopreno jam forta amikeco kun aliaj e-istoj, kio sekvigis kunlaboron solvi iujn vivproblemojn. Do ĉar en Sovetunio la junularo enuis dum plurhora pasiva sidado en oficialaj aĝulaj klubkunvenoj, ĝi serĉis bruon, kantojn kaj dancojn, moviĝon. Tiuj deziroj rekte helpis la ekeston de tendaroj. Do la junularo volis kaj devis klubi tute aparte de tiuj tedaj aĝulaj klubkunvenoj.

NEK MALPERMESATA, NEK DEZIRATA

Kiuj estis la ĝeneralaj kondiĉoj por Esperanto en la 1960-70aj jaroj en Sovetunio ?

Gonĉarov: Esperanto ne estis malpermesata, sed ankaŭ ne oficiale dezirata. La korespondado kun eksterlando estis kontrolata de KŜS (Komitato de Ŝtata Sekureco). Kiam la korespondado grandiĝis (samtempe kun la kreskado de SEJM), KŜS aplikis tian taktikon: kolekti informojn pri la ekkorespondanto. Se tiu diras ion ajn kontraŭsovetian, do lia korespondo estis bremsata, se li nenion kontraŭan diradis, sufiĉis eĉ nur sporade kontroladi lian korespondadon. Mi tion konkludis per tio: Mi ŝanĝis mian adreson dufoje, kaj en ambaŭ fojoj en komencaj monatoj mi ne povis ricevi respondojn el eksterlando (oni studis min pere de denuncantoj). Sed post iu nelonga tempo mi subite komencis ĉion ricevi (oni konkludis, ke mi ne estas kontraŭsovetia). Nur dank al tio, ke mian korespondadon oni kontrolis nur sporade, mi tute trankvile ricevis la libron 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner (SAT 1983), en kiu ĝia aŭtoro priskribis sian vivon en la sovetlanda gulago. Ĉi tiu verko skuis min. Cetere al neniu mi rakontis la enhavon, sed kelkaj el miaj fidindaj Eo-amikoj same avide tralegis la libron kun averto ne plubabili pri ĝi. Simile oni kondutis en aliaj Eo-kluboj, kie cirkuladis tiaj nekutimaj legaĵoj.

Kolker: Por klarigi la sintenon de sovetiaj oficialuloj al Eo, jen amuza anekdoto. Dum dek jaroj de ASE mi havis tri longajn personajn konversaciojn kun Miĥail Peslak, vicprezidanto de SSOD. Cetere, kiel diris al mi Ruben Saakov, la fakestro respondeca pri ASE, mia samizdata Eo-lernolibro estis surtabla libro de Peslak, kio signifas, ke ĝi ĉiam kuŝis sur lia tablo (kia honoro!). Do jen. Subite dum la lasta konversacio Peslak prenas de sur sia tablo malnovan gazeton (originalon! - eble el la mezo de la 20-aj jaroj) kun artikolo de Nadeĵda Krupskaja (la edzino de Lenin) kaj citas al mi tion, kion mi ja iam legis en Lenin-biblioteko: pri ŝia negativa pritakso de Eo. Kaj li solene deklaras: Jen vidu! La edzino kaj kunbatalantino de la Gvidanto estis kontraŭ Esperanto. Sed ni ja permesas al vi okupiĝi pri tio!.

NEOFICIALA EKZISTO

Kial SEJM povis ekzisti, se ĝi ne estis leĝa ?

Kolker: Se SEJM ne estis registrita kiel jura persono, tio ne signifas, ke ĝi estis kontraŭleĝa. Ni agis laŭ la principo: kio ne estas malpermesita, tio estas permesita. Por ajna okazo, ni evitis ruslingvajn vortojn organizaĵo, asocio, movado kaj simile. Tial la vorto SEJM havis ruslingvan ekvivalenton: Konsilio de junularaj Eo-kluboj de USSR.

Gonĉarov: Por superruzi la atenton de KŜS mi proponis nomi nian organizaĵon per neniondira Adresaro de Junaj Sovetiaj Esperantistoj (AJSE). Nur post du jaroj en 1966 (en la konferenco de AJSE apud Kolomna) oni proponis nomi nin SEJM (vorto proponita de Samodaj). Estante la ĉefa respondeculo de la afero, mi sin/nin-garde estis kontraŭ tiu nomo. Sed en demokratia voĉdono mi estis en malplimulto. Cetere, la unua konferenco de SEJM/AJSE, organizita de Efim Zajdman, okazis kvazaŭ en alta grado de konspiro. Jen anekdoto: Ĉiuj invititoj devis atingi iun ripozlokan haltejon. Poste iri en difinita direkto en arbaron kaj krii ion, ŝajne la kodvorton Esperanto. Kaj je tiu vorto el arbustoj elsaltis loka e-isto kaj, interparolante en Eo la kriinto estis akompanata ĝis certa loko en la arbaro (bivakejo antaŭe preparita de la kolomnanoj). Do, laŭ mi, KŜS-anoj povis ne havi informojn pri tiu, sendube gravega inaŭgura kunveno. Poste evidentiĝis, ke kun la nomo SEJM eblas same ekzisti sen esti bremsata. La plej ĉefa devizo estis fari absolute nenion kontraŭsovetian en nia agado.

Kiel ĉion ceteran, la reĝimo suspektis verŝajne ankaŭ la esperantistojn, ĉu ne ? Ĝuste en la dua duono de la 60aj jaroj fortiĝis en Sovetunio la disidenta, civitanrajta (Andrej Saĥarov) kaj diversaj naciliberigaj movadoj. Cetere en tiu tempo okazis skandala incidento ĉirkaŭ la fama sovetia e-isto kaj aktoro Nikolaj Rytjkov (1913-73), kiu post vojaĝo tien restis en Aŭstrio. Tiu fuĝo eble servis al KSŜ kiel preteksto por pli severe okupiĝi pri la vojaĝemo kaj entute la agado de sovetiaj e-istoj.

Kolker: Kompreneble, la reĝimo tiam suspektis ankaŭ e-istojn. Kvankam mi persone interesiĝis pri tiuj de vi menciitaj aferoj, mi ne etendis ilin al mia kaj nia Eo-agado.

Ke ekzistis la danĝero, ke KŜS povus sufoki la agadon de SEJM, aŭguris en la antaŭfonda tempo Efim Zajdman, kiel legeblas en atesta letero de A. Gonĉarov, publikigita en la libro Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM de Samodaj, p. 71.

Kial mankas en la statuta celaro de 1966 la ideo: Disvastigi Esperanton en Sovetunio aŭ simile? Jen la koncerna teksto.

1. Soveta Esperantista Junulara Movado (SEJM) devas pere de internacia lingvo:
1. propagandi komunismajn ideojn en la tutmondo,
2. batali por paco kaj amikeco inter popoloj,
3. disvastigi en la tutmondo sciigojn pri atingoj de soveta vivo, kulturo
2) La ĉefa celo de soveta esperantistaro estas akiri gvidan rolon en la tutmonda Eo-Movado...
Samodaj V. , Juna Esperantisto, februaro 1966, paĝo 3

Gonĉarov: Ni komprenis, ke tio, t.e. la mencio de disvastigo de Eo, povus agaci la instancojn, la sekurecan servon. Nome ĝuste la disvastigon de Eo oni ege ne volus. Fakte ajna statuto servis nur kiel tre proksimuma orientilo. Do, preter la statuto ni disvastigis Eon kaj faris ĉion kion postulis la koncerna momento. Kiam en SEJM-estraro aperis Viktoro Aroloviĉ, tre akurata kaj senkompromisa homo kun matematikista memorkapablo, mi kaj aliaj fidis lin ĉefulo pri la statuto.

Sed en la regularo de SEJM por 1975/76 tamen aperas la sekvaj metamorfozaj frazoj:

1. SEJM estas formo de kunagado inter junularaj Eo-kluboj (grupoj), komunaj Eo-kluboj au iliaj Eo-sekcio.
2. Celoj de SEJM estas disvastigo, diskonigo kaj praktika utiligo de Esperanto por propagandi sovetan ideologion kaj kulturojn de soveraj popoloj eksterlande.
3. Al la celoj SEJM strebas kunlaborante kun partiaj, komsomolaj, ŝtataj kaj sociaj institucioj.

Kolker: Tiel estis. Ni enmetis tion poste, kiam ni decidis, ke tio ne prezentas danĝeron. Kaj pri tiaj celoj oficialuloj ne povus alkroĉiĝi al ni, akuzi nin pri nelojaleco.

Gonĉarov: Nu post la fondiĝo de SEJM pasis jam pli ol dek jaroj kaj ni povis permesi tion mencii, aŭ simple pretergapis sekurecservan timon, mi ne ekzakte memoras. Sed la porsovetiaj ŝirmofrazoj nepre enestis por ŝmiri la okulojn de la instancoj. Ni ja tute ne propagandis la sovetian ideologion...

NEKONSENTO PRI LA IGNORADO DE ESPERANTO

Kiel vi pritaksas la statuson de la agado de tiama SEJM: privata, sekreta, subtera, neformala, alternativa, disidenta, intelektula ?

Kolker: Se elekti el tiuj difinoj, mi dirus do alternativa.

Gonĉarov: Neformala estas pli komprenebla en okcidento, en la germana tio kongruus kun informell. Ŝajne mi trovis pli taŭgan esprimon: Nekonsenta movado, aktive nekonsenta movado. Tiu ĉi sinkompreno-koncepto, kiu estas preter la rusfonta neformala, implicas ne konsenti pri la oficiala ignoro/nesubteno k.s. al la lingvo Eo. Ŝajnas, ke tiu nekonsento estis la reago al la ignorado kaj do la ĉefa motivo por naski tiun ignoratan movadon. Ekzemple disidenta SEJM ne povis esti, ĉar la plejmultaj SEJM-anoj (escepte de baltianoj) ne sentis protestemon kontraŭ la reganta reĝimo, plej ofte pro tio, ĉar praktike oni ne vere konsciis pri la kruelaj faktoj de la reĝim-uzurpo kaj la persekutoj sub la stalinismo kaj ankaŭ poste. Do pri disidentaj movadoj en Sovetunio ni nek multon sciis, nek tuŝis aŭ atentis tiujn movadojn kaj ne interesiĝis pri ili. Do nenian influon aŭ efikon ni sentis de tiaj flankoj, ĉar ni mem dronis en tiu Eo-civito, kiun ni sukcesis konstrui pere de SEJM.

Ĉu SEJM do estis privata cirklo de kelkaj intelektuloj?

Kolker: Tute ne. Ĝi estis bone organizita kaj aktiva movado kun kelkdeko da kluboj kaj kelkcento da membroj. Iusence ĝi estis ŝtateto en la ŝtato.

Konspirado, ŝtateto en la ŝtato klasikaj kontraŭjudaj riproĉoj de la antisemita flanko

Gonĉarov: En la pleja komenco estis privata cirklo de 8 personoj, kiuj korespondis kun la 9a kaj partete inter si. Korespondo temis pri la pluaj paŝoj de organiziĝo kaj kresko de AJSE. Post malpli ol jaro jam estis cirklo de 17 personoj apenaŭ privata, ĉar jam estis gvidanto, kaj samizdata informilo Juna Esperantisto kaj redaktoro de tiu informilo kaj kelkaj kolektivaj membroj (Eo-grupetoj). La membro-evoluo de SEJM estis rapida: Ni komencis per unuigo de naŭ personoj, post jaro ni jam estis deksep, kaj fine de la SEJM-periodo 1964-87 ni jam estis ĝis aŭ eĉ pli ol milo.

Interesa estas ja ankaŭ la fakto, ke ne moskvanoj el la centro iniciatis SEJM-on, sed reprezentantoj de junularaj Eo-grupoj el la fora, fakte siberia provinco: el Novosibirsk, Barnaul, Bijsk, Jurga kaj Meĵdureĉensk, kiel informas nin la historia skizo pri SEJM de Dmitrij Cibulevskij, p. 9, samkiel la sama fonto klarigas la cirkonstancojn de la eldonagado de SEJM. Do, la SEJM-eldonaĵoj povis esti nenio alia ol speco de samizdato, ĉu ne, kvankam Cibulevskij ne uzas tiun terminon?

Kolker: Kompreneble. Kaj tio estis iom danĝera por eldonantoj kaj redaktoroj. Feliĉe, neniu estis punita pro tio, laŭ mia scio.

Ĉu vi konis en Sovetunio analogajn grupiĝojn kiel SEJM, ekster la Eo-movado ?

Kolker: Vere libervolaj sociaj grupiĝoj preskaŭ ne ekzistis en Sovetunio. Ni sentis proksimecon al kluboj de turistoj kaj kluboj de barda kanto.

Kaj ĝuste ankaŭ la kantkulturo estis grava kaj integra parto de la SEJM-renkontiĝoj, nomataj SEJT-oj. En la anekso de la menciita bruŝuro de Cibulevskij oni trovas kelkajn specimenojn de tiuj kantoj.

Gonĉarov: Estis enlande pluraj aliaj t.n. neformalaj (neoficialaj) organizaĵoj, sed kutime ne en tutsovetia skalo kiel ni. Siatempe mi havis konversacion pri spertinterŝanĝo kun du el tiuj. Klubo de Amatora Kanto, kies ĉefa manifestiĝo okazadis ĉiujare somere en arbaraj kondiĉoj en formo de amase vizitataj koncertoj ĉe fajrujoj aŭ improvizitaj scenejoj. La kantoj estis kaj tipe turistaj (ŝategataj de mi kaj multaj) kaj protestokantoj. La ĉi lastaj enhavis aludojn kontraŭ la reĝimo, kiujn ĉiuj komprenis. (En la Eo-medio simila kanto ekzistis de Miŝa Bronŝtejn, Zimbabve, en kiu eblis diveni la SSOD-figurojn malhelpantajn nian Eo-movadon.)
La dua organizaĵo tiutipa estis la grupo Teorio Solvi Inventajn Taskojn. Mi parte partoprenis ĝin lernante la teorion. Ĝi estis tiom multfaceta kaj interesa, ke mi eĉ ekintencis plene fordoniĝi al ĝi lasante mian Eo-agadon. Sed mia amikec-ligiteco kaj la postenoj en SEJM, kun la sento de respondeco antaŭ la Eo-geamikoj ne permesis mian egoisman deziron.
Interŝanĝante sperton de laboro, ni konkludis, ke SEJM estis la plej bone strukturita organizaĵo, disponante eĉ proprajn (samizdatajn) presorganojn.

Tiurilate necesus eble kompari ankaŭ la infrastrukturon de malgrandaj etnaj minoritatoj en Sovetunio.

Kiel vi reagas al tiu riproĉo, ke SEJM estis starigita de KŜS same kiel rok- kaj barda muziko, turismo, punkoj kaj ĉiuj ceteraj 'neformalaj movadoj' en USSR ?

Kolker: Mi ne legis, nek aŭdis tian aserton. Estus amuze, se KŜS proponus al Anatolo Gonĉarov, aŭ al mi, aŭ al Vladimir Samodaj (ni triope koordinadis SEJM-on antaŭ ol oni elektis prezidanton) krei Eo-organizaĵon! Obsedi pri la rolo de KŜS estus troe. La tuta lando, la tuta vivo estis sub observado de KŜS; SEJM estis sensignifa eta ero, kiun ĝi observadis. Multe pli nin okupis rilatoj kun landaj kaj lokaj partiaj, komsomolaj kaj ŝtataj instancoj, ankaŭ kun la gazetaro, ĉar tio gravis por la bona klimato por Esperanto.

Gonĉarov: Mi kategorie refutas tiun aserton rilate al SEJM kaj pridubas tion rilate al aliaj neformalaj (nekonsentaj) organizaĵoj. Mi supozas alian konjekton: KŜS simple allasis (sed ni ja tion ne sciis) la formigon de SEJM kaj de aliaj neformalaj organizaĵoj. La tuta lando estis sub la kontrolo de KŜS, detale sciante la malsukcesojn konstrui komunismon kaj ke la loĝantaro maturiĝanta nekontentis, eble pro tio Andropov volis fari drastajn reformojn en la lando, sed ne plu sukcesis, ĉar li baldaŭ forpasis.

Ĉu vi kiel e-isto siatempe jam sciis pri la stalinismaj purigadoj, en kiuj pereis la grupo ĉirkaŭ Drezen ? Kaj kiam proksimume oni eksciis detalojn? Sed oni neniam parolis pri tiuj historiaj faktoj, ĉu ne?

Kolker: Kompreneble, kaj mi kaj la aliaj sovetiaj aktivaj e-istoj tion sciis. Pri tio oni parolis inter si, sed ne skribis publike. Ekzistis tabuo (cenzuro kaj memcenzuro) por skribi pri tio publike. Kiam la Eo-komisiono ĉe SSOD eksciis, ke en la libro Esperanto en perspektivo (UEA 1974) aperos ĉi-tema ĉapitro de Ulrich Lins, oni ege ekscitiĝis (evidente en CK KPSU). Laŭ postulo de la Konsiliĝa renkontiĝo de gvidantoj de socialismaj Eo-organizaĵoj, la bulgaro Nikola Aleksiev oficiale protestis ĉe UEA, postulante nepublikigon de tiuj materialoj, sed tio ne helpis. En la tempo de ASE, provante pravigi la tabuon, Isaev foje diris en malvasta kunsido V dome poveŝennogo o verjovke ne govorjat (En la hejmo de pendumito oni ne parolu pri ŝnuro). Tro malforta pravigo de la tabuo, kiu fakte estis pravigo de la stalinismo.

Jes kaj la homoj, kiuj revenis el la koncentrejoj, kutime ne parolis pri tiu tempo al aliaj, kiel Samodaj rakontas en sia libro en la ĉapitro pri Nikolaj Blaĵkov kaj ties edzino, inter alie ĉar la aŭtoritatuloj malpermesis al ili rakonti al la samtempanoj detalojn pri la tempo pasigita en la gulago.

Kolker: Dum UK Lucerno (1979) Ulrich Lins pridemandis min pri tiu temo. Do mi estis la unua sovetiano (post la fuĝinto Nikolaj Rytjkov), kun kiu li parolis pri tiu temo.

Ankaŭ Detlev Blanke konfirmis nian ĉirilatan demandon, ke precipe tra la esplora kaj publikiga laboro de Lins oni eksciis en la orienta bloko (kaj ne nur tie) detalojn pri la stalinismaj persekutoj de la Eo-movado. Do Lins unuflanke faris la kvazaŭ heroan esploradon pri la stalinismaj reprezalioj dum la jaroj 1937-38, aliflanke kaŭzante problemojn al la postmilita sovetia Eo-movado. Pli sube ni ankoraŭ tuŝos la historion de la publikigita recenzo pri la Eo-libro de Hugo Ŝtajner pri la sovetia gulago.

ESPERANTISTOJ KAJ LA POLITIKO

Ĉu la SEJM-anoj estis membroj de KPSU?

Kolker: Kelkaj jes. Membreco en KPSU povis esti utila por la movado, ĉar ĝi ebligis pli firmajn kontaktojn kun oficialuloj kaj pli facilan vojaĝadon al eksterlando. Miaj du-tri provoj partianiĝi malsukcesis; la motivoj por tre ĝentile rifuzi estis diversaj: jen tro juna, jen tro maljuna, jen ne manlaboristo kaj simile. Sed fakte temis pri tio, ke judoj estis akceptataj en la partion nur en tre limigita kvanto. La partia membreco kredeble estis utila por ies Eo-agado.

Gonĉarov: Konsciante pri la avantaĝoj de partianiĝo por la bono de SEJM, mi proponis, ke ĉiuj estraranoj de SEJM eniru la partion. Kaj mi mem post jaro jam partianiĝis kaj neniu plu. Tio signifas, ke mi jam rajtis veni al la urba partia estraro kaj serĉi helpon por mia Eo-klubo. Kaj (plej grave): la sekureca servo dekroĉiĝis de mi, ĉar ĝi ne rajtis kunlaborigi la partianojn.

Ĉu en SEJM okazis politikaj diskutoj?

Kolker: Praktike ne. Kvankam ni sentis problemojn en rilato de oficialuloj al Eo, ni estis patriotoj de la lando. SEJM servis por movadaj diskutoj kaj laboroj, sed ne por politikaj diskutoj.

Gonĉarov: Kvankam iuj el ni private interesiĝis pri politikaj aŭ historiaj aferoj, ni ne havis publike politikajn aŭ naciismajn ambiciojn. Nia celo simple estis disvastigi Eon sub la kondiĉoj de ĝia ignorado fare de la reĝimo kaj la kontrolado fare de la sekreta servo. Mi persone, kaj iuj aliaj kungvidantoj, strikte evitis pripolitikajn parolojn. Se okazintus paroloj pri la interna politiko de la komunista partio, SEJM estus likvidita, sendube! Por ŝmiri la okulojn de la sekureca servo ni fojfoje elmetadis formale porsovetiajn terminojn kaj sloganojn dum SEJT-oj, kiel la socialisman interkluban konkuradon k.s. Pri tiuj sloganoj oni povas legi en Legendoj pri SEJM de Bronŝtejn. Tiu libro eĉ postlasas ŝajnan impreson, ke ni estis ege porsovetiaj. Kiel dirite, krimoj de la stalinismo ne estis konsciataj aŭ publike diskuteblaj, des malpli en la fora provinco, kie mi vivis (Barnaul).
Aparte min zorgigis tio, kiam komencis aliĝi al SEJM Eo-kluboj el la baltaj respublikoj. Necesas agnoski, ke Vytautas Ŝilas kaj aliaj aktivuloj de Litovio, Latvio kaj Estonio tamen estis komprenemaj, ke kontraŭsovetiaj paroloj ekzemple dum tendaroj (SEJT) ne estu farataj, ĉar ili enhavis la riskon pereigi SEJM-on.

Ĉu la funkciuloj de SEJM estas karakterizeblaj kiel: a) lojalaj al la sovetia reĝimo, b) ne-konform(ism)aj al la sovetia reĝimo, c) kritikaj al la sovetia reĝimo, d) indiferentaj al politiko?

Kolker: Mi pensas, ke la plimulto estis lojalaj, kvankam multaj konsciis pri la grandaj problemoj en la socio.

Gonĉarov: La plejmulto estis indiferentaj pri la politiko. Ceteraj kritikaj, sed en si mem sen organizaj kadroj. Tia estis ankaŭ mi. Krome, kiel mi jam diris antaŭe: Oni evitis politikajn diskutojn kaj montris specon de ruza lojaleco pere de formalaj sloganoj kaj terminoj. Kritiko al la adreso de la reĝimo estintus tre danĝera kaj povintus konduki krom al la likvido de SEJM ankaŭ al persekutado de e-istoj.

Pri la supozata percepto de la e-istoj fare de ŝtataj potenculoj, en sia libro Legendoj pri SEJM, p. 150-1, Bronŝtejn liveras jenan interesan alineon: Kaj la plej grava, la plej komplika estis la problemego pri rilatoj kun oficialaj instancoj. Ja en kutima vivo ni ĉiuj estis laboristoj, instruistoj, studentoj, inĝenieroj Samkiel normalaj sovetiaj civitanoj ni frumatene komencis nian labortagon kaj bone aŭ ne tre bone, tamen plenumis nian laboron ĝis vespero. Sed vespere! Vespere normalaj sovetiaj civitanoj spektis dek-ioman serion de vica kortuŝa televida epopeo pri heroa vivo de siberia vilaĝo. Aŭ drinkis vodkon en amikaj triopoj. Aŭ kunigis la ambaŭ plezuraĵojn. Estis ankaŭ ne tre normalaj, sed ne danĝeraj hobiemuloj turistoj, artoŝatantoj, sportemuloj, kolektantoj, ĝardenŝatantoj, ktp. Kaj nur esperantistoj estis tute nekompreneblaj kaj, - pro tio, - danĝeraj. Ankaŭ ili turistis kaj sportemis, kantis kaj dancis, eĉ drinketis. Sed vespere ili venadis al siaj kluboj por studi kaj uzi iun internacian lingvon. Ĵaluze kaj indigne rigardis potenculoj, same lokaj kaj la plej altrangaj, al la iniciatoj kaj agoj de esperantistoj.

Resume eble tiel: Do, estu Esperanto trankvile la privata hobio de tiuj strangaj tipoj! Ke ili volas aranĝi neoficialajn renkontiĝojn kaj havi kontaktojn kun eksterlando, tio ja tamen estis nenormala kaj grava problemo el la vidpunkto de KŜS, kiu strebadis kontroli kaj permesi ĉion kaj ĉiun. Sed kiel la ekzemplo de SEJM montras, eblis parte superruzi kaj preterpasi la atenton de la sekureca servo.

PACA KUNEKZISTADO KUN LA ŜTATO

Post konsiderado de viaj respondoj kaj de la suba ĉerpo el la rakonto de Bronŝtejn, estas evidente, ke SEJM mem vole nevole havis iajn problemojn aŭ perturbojn kun la reĝimo.

Kolker: Jes certe estis problemoj. Ekzemple, kelkfoje fiaskis la organizado de tendaroj (SEJT) kaj regionaj renkontiĝoj. Aŭ iuj cenzuristoj malpermesadis ĵurnalajn artikolojn pri Eo (ĝis la fino de la 60-aj jaroj).

Gonĉarov: Okazis du memorindaj kunpuŝiĝoj, kie eble KŜS ludis ian rolon. En 1972 la SEJT-tendaron devis organizi la Eo-klubo en Novosibirsk, ĉar la surlokaj aktivuloj anoncis, ke ili havas tre bonajn kontaktojn kun Komsomolo, tial ili organizos la tendaron oficiale. Mi avertis ilin dufoje ne fari tion. Tamen ili faris laŭ sia plano. Ni eksciis pli poste ke okazis jeno: Urbaj komsomolaj instancoj ĉe iu kontakto diris tion al la tutregiona komsomola instanco, tiu ĉi al la urba partia instanco. La urba instanco demandis pri la tendaro ĉe la tutregiona partia instanco. La lasta decidis informi CKon de KPSU. En Moskvo oni diris: Kiu tendaro??? Kiuj esperantistoj??? Malpermesi! Ĉi tiu malpermeso rapide ruliĝis laŭ la hierarkio. Kaj du monatojn antaŭ la tendaro mem ni eksciis pri la malpermeso. Tiam mi gastis ĉe miaj gepatroj en Brjansk. Feliĉe ekzistis fototelegramoj. Do, mi Eo-lingve rapide konsiliĝis kun la SEJM-estraranoj, kaj ni rapide trovis alian lokon... apud Moskvo!!! Tiusomere apudmoskve estis pluraj arbaraj incendioj kaj ĉiuj someraj entreprenoj estis malpermesitaj. Sed la moskvanoj kun boteloj (certe brandaj) interkonsentis kaŝe kun la direktoro de unu el turistaj bazejoj kaj la tendaro povis sukcese okazi... Estis amuze Moskvo malpermesis, do ni tendaris apud Moskvo!

Kaj jen alia kazo: En la jaro 1976 devis okazi SEJT apud Tiĥvin, organizita de la Bronŝtejna Eo-klubo. Tiam Miŝa estis ankaŭ SEJM-komitatano respondeca pri amasaj aranĝoj, kaj ĉiuj SEJM-anoj sendis siajn proponojn por la tendara programo al li. La klubo preparis la kondiĉojn (loko, tendoj, kuirejaj instalaĵoj, manĝproduktoj k.s.) certe malpublike. Sed la urbaj partiaj instancoj iel eksciis la aferon, vokis lin al la instancoj kaj malpermesis la okazigon de SEJT en la rajono*. Tiam Mikaelo elektis konvenan enarbaran lokon centon da metroj trans la limo de najbara rajono. Do li plenumis la koncernan ordonon ne okazigi la aranĝon en la planita rajono. Ĉio estus pasinta nerimarkite, se unu tendarano ne estus malfruiĝinta je unu tago kaj veninta al Tiĥvin komencante serĉi la tendarlokon kaj... turnante sin al iuj oficialuloj. Nu, en la dua tago de la tendaro ni ekvidis kiel tra altaj herboj en nia direkto moviĝas kelkaj luksaj aŭtoj. Eliris oficial-vestitaj viroj kaj ordonis al ni, ke ni disiru la sekvan tagon. Kaj ili forveturis. Tiam mi kunvokis ĉiujn (ŝajne ĉ. 300 gejunuloj partoprenis) viciĝi kvadrate kaj faris jenajn proponojn: 1. Ni daŭrigu la tendaron malgraŭ ĉio. 2. Organizi babilgrupon, kiu ligos la venontajn estrojn per la plej diversaj paroloj. 3. Bronŝtejn malaperu/kaŝiĝu ie. 4. La ordo kaj disciplino estu laŭeble altaj. La sekvan tagon venis nur du aŭtoj (Volga) kaj la elirintoj miris, ke ni ankoraŭ ne estis disirintaj. En tiu momento ekfunkciis la babilgrupo, kiu respondis ĉiujn iliajn pretendojn kaj ordonojn (en la grupo estis ankaŭ belaj junulinoj), klarigante kial ni ne disiru ktp. La viroj anoncis, ke ili revenos en akompano de milicio (polico) kaj armeaj trupoj, se ni ne forveturos. Certe ili serĉis la ĉefrespondeculon lokan, sed ni diris, ke li (Miŝa) foriris al Tiĥvin. La etoso iĝis eĉ pli streĉa, sed ni antaŭvidis, ke la forpelo de tiu amaso helpe de armeo eĥiĝos tra la tuta lando kaj ke estos punitaj ankaŭ la lokaj instancoj, ĉar ili tragapis la komenciĝon de la tendaro La sekvan tagon denove venis du aŭtoj. La viroj diris, ke se vi ne povas disiri, do almenaŭ obeu la sanitarajn postulojn. Ni promesis elfosi necesejajn kavojn pli malproksime, dividi la amason je grupoj (kvazaŭturistaj) po ne pli ol 20-25 personoj kaj disiri, kvazaŭ apartaj turistaj grupoj umas enarbare. Kaj la viroj forveturis kontentaj. Nu, ni plenumis la ordonon nur pri kako/piso-kavoj, sed ne disiris kaj la programo ruliĝis plu. Estis tre pluvema vetero, apudis grandegaj fungoj kaj dikegaj kuloj mordemaj... Do malgraŭ ĉiuj ĝenoj ni ĝuis la etoson. Kiel membro de la komunista partio Mikaelo ricevis severan riproĉon de la partio, sed post jaro ĝi estis deprenita. Jen kiel la instancoj nervoze reagis al neoficialaj aranĝoj kaj kiel tiu bizara logiko de malpermeso kaj permeso funkciis ĉe ni en Sovetunio.

Do evidente KŜS interesiĝis pri via agado. Ĉu laŭ vi okazis interne denuncoj?

Kolker: Kompreneble, KŜS tenis ĉiujn organizaĵojn kaj aktivajn homojn sub kontrolo. Sed ŝajnas, ke ĝenerale KŜS ne havis gravajn suspektojn kontraŭ SEJM. Foje iu maljuna e-isto el Ĥarkovo skribis denuncon kontraŭ iuj junularaj aktivuloj al Ĝenerala Prokuroro de Sovetunio; sed ŝajnas, ke tio okazis jam dum la ekzisto de ASE. Eblas diri, ke almenaŭ aktivuloj fidis unuj la aliajn.

Gonĉarov: En pluraj kluboj estis membroj, kiuj sub la peto de KŜS informis ĝin pri la paroloj en la klubaj kunvenoj. Laŭ mia supozo pluraj faris tion, tamen singarde sen havigi negativajn informojn al la sekreta servo. Do la servo ne havis faktojn kontraŭ unu el ni kaj pro tio ne povis damaĝi nian agadon.
Pri la kunlaboro de e-istoj kun KŜS eblas diri jenon. Ankoraŭ dum la SEJM-a periodo mi esploris tiun demandon kaj pluraj malkaŝis antaŭ mi tion. En Barnaul KŜS varbis sub min du klubanojn, kaj ili ambaŭ flustre konfesis tion al mi. Mi petis ilin denunci ĉion kion ni faras/diras en la klubo krom la dato-loko de la vica SEJT-o. Mi rimarkis, ke la fideleco al Eo estis pli alta ol al KŜS, kiun ĉiuj timis kaj kiun pluraj malestimis. Cetere la siatempa bruo en Pollando pri la e-istoj kunlaborantaj kun la sekureca servo estas laŭ mi tute senbaza. Oni bruu nur, kiam oni legos la denunco-tekstojn kaj trovos ion vere kontraŭ e-istoj kaj Eo.

En sia libro Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM, ekde p. 91, Samodaj rakontas, kiel la sekreta servo klopodis varbi lin por denuncado. La tasko de tiuj denuncantoj i.a. estis informi sekretservistojn, ĉu ili rimarkis ion strangan en la konduto de kolegoj. Kaj li mencias kelkajn epizodojn. Sed li ne volis kunludi la ludon kaj prispioni kolegojn. Pri la kategorioj de homoj en la Eo-movado li skribis: Ekzistis, kiel ĉiam, diversaj homoj. Iuj el ili estis sinceraj sovetianoj kaj samtempe fidelaj e-istoj kaj amikoj tiuj damaĝis nek la landon, nek Eon, nek amikojn. Aliaj estis sovetianoj kaj e-istoj, sed NE amikoj tiaj denuncadis. Triaj estis, eble, eĉ fanatikaj sovetianoj kaj e-istoj, sed vervaj informantoj ĉu pro sia aĉa karaktero, ĉu pro la timo, ĉu pro la envio aŭ malamika rilato al certaj personoj

Kiel ajn, kiel ni povis elkristaligi el la ĉi tie prezentitaj klarigoj, la denunca kaj spiona agado inter sovetiaj e-istoj reale ekzistis kiel integra problemo. La ekzemplo de la Eo-movado ankaŭ montras, ke en Sovetunio nenio povis okazi sen la atentema okulo de KŜS, kaj ke la potenculoj reagis nervoze kiam io ne disvolviĝis sen ilia scio kaj kontrolo. Por homo kiel mi el libera lando tio certe estas malfacile imagebla (kvankam ankaŭ en Svislando ekzistis/as sekureca servo, kiu dum la malvarma milito observadis diversajn homojn, inter alie ankaŭ min, pro miaj kontaktoj kun orienta Eŭropo). Cetere, ĉu la fako interlingvistika ludis rolon en SEJM?

Kolker: Jes, inter pluraj fakoj de SEJM estis la interlingvistika. Iun tempon gvidis ĝin ankaŭ mi. Mia ĉefa kontribuo estis en instruado de Eo, en kluboj kaj perkoresponde. El tiu agado estiĝis mia plej grava libro Vojaĝo en Esperanto-lando (kiu apartenas al la plej furoraj libroj en Eo. aK).

Gonĉarov: Interlingvistiko kaj Isaev mem ludis neniun veran rolon en SEJM-aferoj. Nur unu fojon ni invitis Isaev-on prelegi en iu tendaro, kion li faris kaj plue ripozis en Eo-etoso. Sed jes, ni iom okupiĝis pri interlingvistiko kadre de la Interlingvistika fako de SEJM.

ASE, SSOD KAJ LA CETERO

En la fondotempo de ASE, do en 1979, L.I. Breĵnev estis estro de la partio kaj de la ŝtato. Kvankam edukita en la klasika sovetikomunisma spirito kaj farinte rapidan karieron en la sovetia administra kaj politika aparato, li eĉ apogis la Helsinki-procezon de KSCE kaj per tio formale ankaŭ la homajn rajtojn. En la sama jaro la sovetia registaro ordonis la invadon de Afganio, kio revarmigis la Malvarman Militon. Jurij Andropov gvidis KŜS-n kaj Miĥail Suslov estis la influhava ĉefideologo. Kreinte unudimensian mondon, kiu havis por la mallibera, totale kontrolata kaj politike-kulture adaptigata socio, perdinta pli kaj pli rapide sian kredon je la komunisma estonteco, nenian perspektivon kaj kiu kondukis en sakstraton, tiuj tri kontestataj sovetgvidantoj ja vidis ian neceson de iuj reformoj en Sovetunio. Hezitante tro tuŝi la rigidan sovetian sistemon ili, jam tre malsanaj, baldaŭ mortis kaj postlasis ruinojn, dezerton aŭ diluvon, kiun la posteuloj devis savi. Tiel la stagnantaj ŝtato kaj socio restis ĝis la fino nereformitaj. Ĝia ĝenerala senkreditiĝo sub Gorbaĉov, kiu celis reformi Sovetunion kaj la socialismon, kaj la kolapso-likvido sub Jelcyn, kiu kuraĝis rezigni prie, iĝis neeviteblaj.

Jen plej klare la staton de la Eo-movado Samodaj karakterizis en sia libro (p. 150): Fine de la 1970aj jaroj la situacio pri Eo-movado en Sovetunio fariĝis kritika. Esperantistoj, kaj antaŭ ĉio SEJM, aktivis aŭdace kaj senkontrole. La ŝtatpotenco estis malkontenta pri tiu aktivado, tamen ne povis jam ripeti tiun neniigon de la movado, kia [ĝi] okazis en 1937-38, ĉar estis ja tempo tute alia. () SEJM laŭ la ŝtataj kriterioj estis organizaĵo neleĝa, do suspektinda. La sekurecaj servoj atente observis la agojn de esperantistoj kaj raportadis pri la rezultoj al CK. Kaj kiel reagis kaj kondutis la esperantistoj, Samodaj ankaŭ memorfiksis: En tiuj jaroj esperantistoj aktive bombardadis per diversaj petoj kaj postuloj la superajn instancojn, antaŭ ĉio la Centran Komitaton de la komunista partio (CK KPSU), kiu decidadis ĉion enlande. La bombardado estis organizita kaj individua. La individuaj leteroj ofte estis tro naivaj, koleraj, stultaj kaj fanatikaj. SEJM entreprenis amasan leterumadon al la instancoj, publikiginte en siaj neleĝaj eldonaĵoj la ĉefajn problemojn, kiujn necesas en la leteroj klubaj kaj personaj aparte emfazi.

Mi ie legis, ke fakte ankaŭ la Eo-komisiono ĉe SSOD verkis kaj sendis leteron al SSOD por postuli la starigon de propra sovetia e-ista asocio. El tio, kiel konate, rezultis la fondo de ASE. Sed kial ASE estis fondita nur en 1979 kaj ne pli frue ?

Kolker: La 14-an de marto 1979 en la luksa palaco Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj en Moskvo okazis la fonda konferenco de ASE. Estis faritaj tie grandaj promesoj. (La revuo Esperanto 5/1979 de UEA raportis pri la okazaĵo). Ni ĉiam strebis al oficialiĝo, sed supre oni ignoris niajn petojn kaj proponojn. Venis la tempo, kiam SEJM kreskis kaj fariĝis neignorebla, do en la Centra Komitato de KPSU oni decidis nin oficialigi por direkti laŭ ĝusta vojo, kontroli nian agadon kaj eĉ profiti, ekzemple, per ideologiaj publikaĵoj (kiel ekzemple la eldono de la paroladoj de Breĵnev en Eo. aK)

Gonĉarov: ASE aperis, ĉar la instancoj timis, ke la plua kresko de nia kolektivo transiros la kontroleblajn kadrojn. Nu ankaŭ eble en la partia supro aperis iuj, kiuj vidis la utilon de Eo entute. Almenaŭ kun unu el tiuj mi konatiĝis.

Sed poste montriĝis, ke estis iom naive kredi al la promesoj de ASE kaj erare malfondi SEJM-on. SSOD, la centra instanco, kiu okupiĝis pri asocioj havantaj eksterlandajn kontaktojn, ludis la rolon de patrono, partnero, gastiganto, protektanto, aŭspicianto de ASE aŭ kiel ajn oni nomu tion. Kial konkrete sovetiaj e-istoj ne ŝatis SSOD-on kaj malfidis precipe ties funkciulojn Berjoza kaj Ŝanina?

Kolker: Unuavice, ĉar Anatolij Berjoza, Lidija Ŝanina kaj iliaj estroj en SSOD kaj CK KPSU malŝatis la e-istojn. La ŝtato pagis al ili salajron kaj donis aliajn avantaĝojn ne por disvastigi Eon, sed por efike kontroladi la e-istan agadon. ASE estis la sola landa e-ista organizaĵo, en kies statuto mankis tiaj celoj kiel disvastigo kaj instruado de Eo! SSOD ĉiam suspektis nelojalecon de e-istoj kaj rilatis al ili preskaŭ kiel al malamikoj. Anatolij Berjoza, la altrudita sekretario de ASE, esperis, ke ASE aliĝos al UEA. Per tio li imagis, ke li fariĝos komitatano de UEA kaj profitos eĉ pli da okazoj vojaĝi eksterlanden senpage. Samtempe ĝuste li mem kaj lia SSOD rilatis al UEA negative, ĉar eksterlandaj kontaktoj de la homoj, kiujn tiu organizo proponis, estis nedezirataj en Sovetunio. Foje Berjoza diris al mi, ke la delegita reto de UEA estas spiona servo! Do esti membro de UEA estis aventuro en Sovetunio.

Tiu konfeso de Berjoza imprese ilustras la pensadon de tiuj funkciuloj laŭ stalinisma tradicio, ĉu ne, en kies kapoj cirkulas terminoj kiel kosmopolitismo, burĝeco, cionismo, imperiismo, trockiismo ktp. por misfamigi aliajn kaj ĉefe tiujn, kiuj ne fajfas kaj dancas laŭ la oficiala linio de la totalisma ŝtatpartio, kiu pretendas, ke ĝi ĉiam pravas. Kiel do karakterizi la agadon de ASE (scienceca, soveti-propagandeca, burokratia, alia)?

Kolker: Dependas de tio, kies agado. La agado de la ASE-estraro estas unu afero, tiu de la kluboj alia. Fakte, la kluboj havis pli-malplian liberon agi tiel, kiel ili deziris... sub ioma premo de supre. Aliflanke, la ekzisto de SSOD estis utila, ĉar ĝi permesis havi pli firman pozicion en rilatoj kun lokaj oficialuloj. La oficialan agadon de ASE oni povas karakterizi kiel soveti-propagandecan kaj burokratian. La prezidanto Isaev kaj vicprezidantoj Samodaj kaj Zubkov klopodis, ke la ekzisto de ASE donu ankaŭ utilon por la e-istoj (ekzemple, eldonadon de libroj nepropagandecaj, vojaĝojn al Universalaj Kongresoj).

Ankaŭ Bronŝtejn skribas en sia libro Legendoj pri SEJM, p. 151, ke SSOD-aj Eo-komisionoj efektive ne estis starigitaj por propagandi Eon, sed nur kun la celo faciligi la internaciajn ligojn en formo de interŝanĝo pere de delegacioj, periodaĵoj, leteroj, komuna pacbatalo

Gonĉarov: Al la absurdaĵoj en ASE apartenas ekzemple la anekdoto, ke mi kiel gvidanto de la Scienc-Teknika fako de ASE ricevis de ASE-patronaj instancoj riproĉon, ke la fako tro laboras, foje pli bone ol ASE mem.

Anekdotojn pri kamarado Anatolij Vasiljeviĉ Berjoza (*1942) kaj ties aroganta rilato al Esperanto kaj la e-istoj rakontas Bronŝtejn en sia libro Legendoj pri SEJM, p. 150-57. Interalie tie estas notite, ke Berjoza stokis la tutan ricevitan literaturon en Eo en la subterejo de SSOD. Al Bronŝtejn persone li iam klarigis, ke la rubaĵojn (t.e. Eo-periodaĵojn) li rajtas nek dissendi, nek forĵeti, ĉar mankas ĉirilate ordono! Kaj Samodaj konfirmis, ke Berjoza ne konsideris inde aŭ necese pludistribui Eo-materialojn al kluboj ktp. Rilate al la e-istoj Berjoza, kiu kondutis kiel inspektoro kaj kies Eo-konoj estis evidente ne tre profundaj, permesis al si plurajn ridindaĵojn. Pri lia rolo en la UK en Ateno, kien li oficvojaĝis en 1976, eĉ moketis la revuo Esperanto (UEA)! Reage al tio Berjoza konsterniĝis kaj nomis la Eo-movadon parto de la monda imperiismo kaj de la cionismo, kiel Bronŝtejn memoras.

Kolker: Ĉio ĉi estas troigo. Rilate la Eo-konojn de Berjoza, efektive en 1976 la ĵus enoficigita SSOD-funckiulo ne povis paroli Esperante. Sed poste li parolis ĝin sufiĉe bone, tiom pli ke tion faciligis lia gepatra lingvo la moldava/rumana, kiun ankaŭ mi parolas.

Samodaj rakontas ankaŭ epizodon, kiam li en 1981 estis invitita en la internacian fakon de CK KPSU, kie la instruktoro interesiĝis pri la Eo-okupoj, kiujn li nomis afero burĝa kaj trockisma. Do bela kolekto de kontraŭesperantaj etikedoj !

Samodaj en sia libro, p. 93, sufiĉe negative priskribas la personecon de Berjoza, kiu malhelpis al li vojaĝi eksterlanden kun la klarigo, ke Samodaj ne estis membro de la komunista partio. Samodaj ne hezitas nomi Berjozan la plej rimarkinda malamiko de Eo kaj e-istoj aŭ senkaŝan malamikon de Eo kaj e-istoj (p. 146). Eĉ multe pli malfavora estas lia pritakso pri la komandantino s-ino Ŝanina, kiu sekvis Berjozan en 1983 al la posteno de la respondeca sekretario de ASE sine de SSOD. Lia karakterizo de SSOD, organizo spionanta e-istojn kaj suspektanta ilin pri malbonfaroj, opinianta ilin kontraŭsovetiaj agentoj kaj kompromitanta sian propran ŝtaton, egalas al furioza kondamno. La atmosferon en SSOD Samodaj priskribas kiel ĝenerale malsanecan. La funkciulojn de SSOD li nomis ĝendarmoj (p. 162), kaj entute li vidis du frakciojn agi unu kontraŭ la alian: la pozitivulojn, t.e. la verajn e-istojn kiel Verŝinin, Bokarjov, Podkaminer, Gusev, Armand, Gonĉarov, Kolker, k.m.a. (Isaev mankas eksplicite en tiu listo de Samodaj, sed li eble troviĝas sub la multegaj-multegaj aliaj), kaj la negativulojn, t.e. la kontraŭesperantistojn kaj reprezentantojn de SSOD kiel Makovskij, Saakov, Berjoza, Ŝanina, Peslak kaj iliajn helpantojn en la e-ista medio (sen nomi nomojn). Laŭ Samodaj kaj ties samopiniantoj, la ĉilastaj havis la taskon kontroli kaj bremsi la Eo-agadon, kvankam ili cinike asertis, ke ili volis nur helpi al la e-istoj. Do la rilatoj inter tiuj frakcioj povis esti dekomence nur streĉitaj kaj karakterizataj de reciproka malfido, malamo kaj kverelemo. En sia libro Bronŝtejn aperigis sur p. 222 anekse cinikan burokratiecan respondon de Ŝanina el la jaro 1985, en kiu ŝi havis la okazon plenforte vivi sian potencon rilate la demandon kiu vojaĝu al eksterlando kaj kiu ne, kiu estas konsiderata kiel inda persono el la vidpunkto de SSOD kaj kiu ne, ktp. La lasta frazo de ŝia (supozeble standarda) letero tekstis jene: Ĉiu vojaĝo de e-isto eksterlanden estas rigardata kiel honorigo pro bona laboro.

ISAEV KAJ ALIAJ

Ni sekve analizu aliajn centrajn figurojn de la sovetia Eo-movado. Pri Magomet Izmajloviĉ Isaev Samodaj skribis en sia libro (p. 132): Labori kun Isaev ne estis facile. Li estis sincera e-isto, sed neniam partoprenis kluban movadon, ne ĉiam komprenis la bezonojn de sovetiaj e-istoj

Kiel do karakterizi la personecon kaj la pozicion de Magomet Isaev ? Ĉu li estis unuavice interlingvisto aŭ esperantisto ? Ĉu laŭ vi la interlingvistika agado de Isaev estis utila ?

Gonĉarov: Isaev estis tre singardema laŭ la naturo, sed tre bonkora homo laŭ la kaŭkaza kutimo. Li nur iom simpatiis al ni, do SEJM, kaj se ni (tre malofte) ion petis de li, ekzemple prelegi, li plenumis la peton, sed nur se la afero estis oficiala. Tamen lia plej granda kontribuo movada estis organizi kaj dum pluraj jaroj gvidi oficialan interlingvistikan grupon ĉe la Akademio de Sciencoj.

En 2003 aperis en Rusia Esperanto-Gazeto longa kaj parte tre kortuŝa aŭtobiografieca-memuareca artikolo de Magomet Isaev, kiun registris kaj esperantigis N. Gudskov kaj A. Junusov. Ĝin mi vere legis kelkfoje kun grandega interesiĝo, ĉar ĝis nun mi sciis malmulte pri tiu respektinda samideano, kiu originas el Norda Osetio. Ĉijare li fariĝis 80-jara; en tiu artikolo estas priskribataj lia profesia kariero de vilaĝo al ĉefurbo kaj la signifo de sia propra kontribuo al la interlingvistika kaj Eo-laboro el persona vidpunkto. Kiel li mem rakontas, kiel homon zorgigis lin multaj demandoj, krom la internacilingva problemo ekzemple ankaŭ la sorto de disidentaj junuloj. Kaj en la sama artikolo li ankaŭ klarigas kiom multe kaj akre li diskutis kun gvidantoj de SSOD por persvadi ilin, ke oni povu atingi ion, eĉ multon, kvankam multaj ideoj restis neefektivigeblaj.

Kolker: Magomet Isaev dum dek jaroj de lia ASE-prezidanteco faris kion li povis. Li estis honesta persono, konvinkita e-isto, aŭtoro de seriozaj Eo-lernolibroj. Sed li estis singarda, ne povis riski sian karieron kaj membrecon en la partio, kiu postulis disciplinon kaj subiĝon al la ordonoj de CK. Li estis kaj interlingvisto kaj e-isto. Kaj li estis gvidanto de postdiplomaj studoj kaj doktorigaj disertacioj pri interlingvistiko por Dina Lukjanec, Boris Kolker kaj Leonid Mjasnikov. Jes, lia interlingvistika agado, inkluzive publikigon de interlingvistikaj artikolaroj, estis utila.

Mi iom legis la ruslingvajn librojn de Isaev pri sovetia lingvopolitko, kiujn mi konsideras tro ideologiecaj, sed tamen por la tiama fakdiskuto en Sovetunio verŝajne parte interesaj. Eblas diri, ke ili apartenas al la historio. Kiam mi staĝis en 1988-89 en Moskvo ĉe Instituto de Lingvoscienco por okupiĝi pri mia universitata diplomverko, fakte neniam okazis persona renkontiĝo kun Isaev, sed ial mi ankaŭ ne aparte serĉis tian kontakton, havante sufiĉajn rilatojn kun aliaj sovetiaj e-istoj. Mia scienca patro en Sovetunio tiam estis S.N. Kuznecov, kies personeco min impresis kaj kies lingvistikaj verkoj estas rimarkinde liberaj aŭ puraj de ideologia balasto. Bedaŭrinde liaj libroj aperis en terure malbonkvalita tipografio, dum la broŝuroj kun la banalaj paroloj de Breĵnev ricevis bonkvalitan tipografion.

Kolker: Multaj e-istoj ne fidis Isaev-on, ĉar ili opiniis lin oficialulo, kiu plenumas ordonojn de supre. Eĉ pli lin malfidis SSOD-anoj, opiniante lin tro esperantisma, subtenanta e-istojn. SSOD-anoj eĉ intencis forigi lin el la posteno de prezidanto. Ĉar tiun postenon devis okupi persono kun socia graveco, ili pensis pri profesoro Viktor Grigorjev. Tamen Grigorjev malakceptis tiun ideon, ĉar li ne ŝatus ludi kun oficialuloj. Ili ne sciis, ke Grigorjev estis homo principa kaj ne permesus, ke oni manipulu lin.

Tre interesa nuancigo, kiu klarigas la komplikajn rilatojn inter la diversaj Eo-roluloj kaj la sistemo. En sia memuara rakonto, menciita supre, Isaev rakontis ankaŭ, ke li devis verki iun raporton por la scienca fako de la CK de KPSU, kiu ŝajne trafis ankaŭ la personan atenton de Andropov. La reago de la KŜS-estro estis eĉ pozitiva al tiu raporto, kio poste ŝajne favore influis la fondon de ASE.

Kolker: Mi vere ne scias, ĉu Andropov havis iun rilaton al ASE aŭ al ties fondo.

Efektive en iu protokolo de la sekretariaro de CK KPSU el la jaro 1978 (kaj publikigita en la libro de Samodaj, p. 153-6), kiu havis la statuson kiel absolute sekreta kaj kiu enkondukis la fondan procezon de ASE, kiel unu el la ĉefaj taskoj de la nova asocio estis difinita jena celo: efektivigi kontrolon pri la agado de rondetoj kaj aliaj organizaj formoj de sovetiaj esperantistoj. La disvastigo de Eo kiel celo ne estis difinita, sed almenaŭ fiksita helpi la lernantojn de Eo en disponigo de ejoj, eldonado de lerniloj kaj alia literaturo en Eo, kaj ankaŭ okazigo de seminarioj ktp. Aliaj celoj estis altigi la politikan nivelon de ilia laboro, eduki ĉe la sovetiaj e-istoj sentojn de patriotismo kaj internaciismo, de senkompromisa rilato al la burĝa ideologio; uzi la e-istan movadon por informa propaganda laboro ktp.

Sed revene al ASE: kiujn ĉefajn interesojn do havis la estraranoj de ASE? (profesiaj, sciencaj, aliaj?)

Kolker: Nu, duono (aŭ pli?) de la estraranoj de ASE estis neesperantistoj (eble iuj eĉ kontraŭ-esperantistoj). Ilia intereso estis plenumi ordonojn de siaj estroj por bremsadi la Eo-movadon. Isaev, Samodaj, Zubkov, Perevalov kaj mi en ASE havis movadajn interesojn, sed ne ĉio de ili aŭ ni dependis.

Kiel pritaksi la kontribuon de Evgenij Bokarjov, Semjon Podkaminer? Ĉu Bokarjov interesiĝis esence pri lingvistiko, dum Podkaminer ankaŭ pri historio kaj ideologio?

Kolker: Bokarjov estis konvinkita e-isto, saĝa interlingvisto kaj aŭtoritata lingvisto. Podkaminer estis aktiva aganto, sed tro politikema. Por mi estis surprize, kial li, kiu pritaksis UEA-n kontraŭsovetia organizo, povis fariĝi honora membro de UEA.

Gonĉarov: Bokarjov estis vera kaj altnivela sciencisto. Li interesiĝis esence pri lingvistiko kaj pri ĉio cetera esperantisma li volis nur helpi, vidante kiel suferas la esperantismo sub la soveta potenco. Podkaminer estis ekskolonelo kaj socie aktiva personeco. Li estis tute amatora lingvisto, sed tre aktiva pacbatalanto, kaj en kaj ekster la Eo-movado. Li helpis al KŜS-anoj, sed laŭ mia opinio ankaŭ gardante interesojn de Eo kaj e-istoj. Kaj ambaŭ estis fundaj e-istoj.

La honorigo de meritoplenaj membroj el komunismaj landoj, kies eventuala politika rolo estas suspektata, fare de UEA laŭ mi estas iom tikla afero. Sed ne estas la loko diskuti tion ĉi tie. Ĉi tiu problemo estas la problemo unuavice de UEA mem, de la koncernataj honoritoj kaj de la koncernaj Landaj Asocioj. Ankaŭ nia intervjuo servu kiel kontribuo prilabori la historian pasintecon por formuli la pritakson pri la pasintaj eventoj el hodiaŭa perspektivo.

ESPERANTO EN LA REGIONOJ

Parolante pri regionoj, jena demando: En la provinco de Sovetunio ekzistis sufiĉe multaj Eo-kluboj, kiuj laŭ la bulteno Informacionnyj Bjulleten estis aligitaj al ASE? Kion eblas diri ĝenerale kaj principe pri la agado de tiuj lokaj societoj? Ĉu ASE havis la taskon kontroli la agadon de tiuj kluboj?

Gonĉarov: ASE estis duvizaĝa. La unua vizaĝo SSOD-aj funkciuloj certe dezirus kontroli ĉion kaj ĉiam. La Eo-parto de la estraro dezirus kontroli la provincajn Eo-klubojn en la senco de helpo kaj analizo k.s. Sed jam ne ekzistis strukturo SEJM-a, kie ĉio tio funkciis pere de ĉiujaraj konferencoj (tute demokratiaj, kaj kia demokratio estis kompare kun patroneco de SSOD?) kaj Eo-lingvaj samizdataj informiloj, sed la ASE-bulteno jam estis kontrolata de SSOD kaj ne absolute ĉion oni povis tie libere skribi.

Jes, kompreneble, sed ekzemple en n-ro 6-7/1982 aperis artikolo de Detlev Blanke pri la historio de SEU kun listigo de la persekutitaj esperantistoj en 1937-39, sed nature sen mencio de tiu fakto, kiu estis tabuo.
Cetere, kiam en Moskvo siatempe oni kaŝe transdonis al mi tutan kolekton de la bulteno Informacionny Bjulleten de ASE, oni avertis min ke temas pri publikaĵo, kiu ne estas destinita por eksterlando. En tio ĝi ja strange estis la inverso de samizdato. Do okaze de kontrolo ĉe la landlimo necesis atenti, ke la bulteno ne estu malkovrita. Ĝis hodiaŭ mi gardas la numerojn de tiu legendeca bulteno kiel eta trezoro en mia biblioteko.


Ĉu eblas kompari la trajtojn kaj la programon de tiuj provincaj sekcioj kun iuj moskvaj Eo-kluboj, ekzemple tiu de A. Gonĉarov (Leo Tolstoj)? Kiujn problemojn havis tiuj kluboj? Kio pri la lingvouzado?

Kolker: La lokaj Eo-kluboj estis diversaj laŭ grandeco, aktiveco kaj forteco. Ili ne tre dependis de la ASE-estraro. La plimulto de ili funkciis sufiĉe bone, havis bonajn kontaktojn kun lokaj oficialuloj kaj redakcioj de gazetoj. En la kunvenoj oni parolis precipe en Eo. Ankaŭ problemoj ekzistis jen pri kunvenejo, jen pri nesufiĉa intereso surloke de eksteruloj, ktp.

Gonĉarov: La provincaj kluboj havis mankon de demokratiaj informoj pri ĉio okazanta en sovetia Esperantio. La ASE-bulteno ne pri ĉio informis. La trajtoj de la lokaj Eo-kluboj jam diferencis de tiuj de SEJM, kie okazis homa komuneco kaj kunamikeco. Ĉi tiu temo ankoraŭ ne estas sufiĉe bone elsplorita, pro tio malfacilas al mi nun esprimi min pri ĝi en kelkaj frazoj. Fakte ne eblas kompari la provincajn klubojn kaj la moskvajn. Dum la SEJM-a periodo la moskva Eo-agado estis neelstare aktiva. La situacio ŝanĝiĝis nur kun mia ekdeziro en 1987 lasi la lastan karieron (sciencan) kaj plene dediĉi min al la Eo-laboro. Kun la helpo de Zinovij Kurolap mi trovis Domon de Kulturo (apud metro-haltejo Kropotkinskaja), kiu konsentis okazigi regulan Eo-instruadon. Tiel rapide aperis la Eo-klubo Lev Tolstoj, kiu fakte plene dependis de mia vervo.
Koncerne la lingvouzadon en tiuj kluboj eblas diri, ke la Eo-societoj, kiuj venis el la SEJM-tradicio, nepre ne uzis la rusan lingvon, ĉar ili alkutimiĝis al Eo kiel sia dua propra lingvo (krom iom da esceptoj). Se temas pri la societoj fonditaj dum la ASE-periodo, pluraj el el ili uzis ofte la rusan lingvon kaj lame Eon.

Mi bone memoras vian elstaran agadon kadre de la Eo-klubo Lev Tolstoj, kie en 1988-89 mi havis la okazon iom partopreni en la programo kaj konstrui kontaktojn kun rusaj e-istoj, kiuj ekzistas varmaj ĝis nun. Ĉi tiu movada sperto en Moskvo estis ankaŭ por mi tre unika.

Gonĉarov: Tiu moskva klubo estis escepto. Kun granda bedaŭro mi konstatas, ke ofte en Esperantio aferoj dependas de iuj apartaj homoj, sed ne de la afero mem.

KONTAKTOJ KUN EKSTERLANDO

Ĉu sovetiaj e-istoj, kiuj povis veturi al Eo-kongresoj en eksterlando, precipe okcidenta, havis iujn KŜS-funkciojn rilate la grupon, kiun ili gvidis aŭ akompanis? Se jes kiel konkretaj estis tiuj funkcioj? Kaj kiam vi povis ekvojaĝi?

Kolker: Estas malfacile scii tion. Sed ofte en la delegacioj kaj turistaj grupoj troviĝis iuj enigmaj kaj neparolemaj personoj, kiuj ne parolis Eon kaj kiuj prezentiĝis kiel laborantoj de SSOD (eble tiaj ili ne estis). En 1963 sovetianoj unuafoje partoprenis en UK, en tiu en Sofio. Mi bonŝancis esti inter la 35 feliĉuloj (kaj estis preskaŭ la plej juna). Tiam mi ekhavis multajn internaciajn kontaktojn, ekzemple, mi konatiĝis tie kun Humphrey Tonkin, kiu igis min aĉeti la provnumeron de Kontakto. Dum pluraj jaroj SSOD sendis oficialan tri-personan delegacion al UK, por kiu pagis la ŝtato. Mi bonŝancis trafi UK-on sekvafoje nur en 1978 en Varna. Kompreneble, miajn vojaĝojn mi pagis mem kaj estis tute feliĉa, ke mi havas eblon partopreni la kongresojn. Mi estis en la okcidenteŭropaj UKoj en 1979 (Lucerno) kaj 1982 (Antverpeno) nu mi estis tiam prezidiano de ASE. Sed la afero, certe, estis nesimpla. Post la UK en Budapeŝto (1983) mi ne plu havis eblon veturi eksterlanden pro mia fifama recenzo pri la israela libro (vd. plej lastan demandon sube). Miaj sekvaj UKoj estis en 1990 (Havano) kaj 1992 (Vieno); ASE tiam ne plu ekzistis, regis la perestrojko kaj ioma libero.

En Lucerno 1979 mi estis ĵus aliĝinta al la Eo-movado kaj helpis al la gazetara servo. Mi do tre ĝojas, ke Boris Kolker vidis mian belan naskiĝurbon. En 1982 mi memoras, ke Boris Kolker kaj mi kune sidis en la solena inaŭguro kaj interkonatiĝis.

Gonĉarov: Mi pensas, ke iuj e-istoj ankaŭ en la ASE-periodo transdonis informojn al KŜS, sed kutime tamen gardante Eo-interesojn. La grupojn eksterlanden ĉiam gvidis nur SSOD-funkciuloj, jamaj/iamaj KŜS-anoj. Ilia tasko estis ĉefe, ke la membroj de la grupo ĉiam restu kune, sub observo, kaj ke ili ne iru ien ajn memstare ktp.

(daŭrigo sekvapaĝe)


: Boris Kolker ( 26, 2008 18:15 pm), 7 ()
    e-mail
Boris Kolker
Akademiano


: 29.03.2003
: Usono

: 25, 2008 3:56 am     : Re: Sovetia Esperanto-movado en kvazau'sekreta misio

Cibulevskij notis en sia broŝuro pri SEJM, p. 87, ke veturi eksterlanden estis ne pli facile, ol fariĝi laŭreato de Nobel-premio. Kaj samloke li ne maltrafas la okazon tamen laŭdi SSOD-on respektive ties Eo-Komisionon fonditan en 1962, kiu, malgraŭ ĉiuj siaj negativaj flankoj, kontribuis al la efektivigo de eksterlandaj veturoj.

SUFIĈAS LA MALHELPOJ !

Kial la e-istoj deklaris la laboron de ASE nekontentiga en rezolucio proklamita okaze de la SEU-restarigo en 1989? Kiuj estis la ĉefaj riproĉoj al ASE?

Kolker: Ni estis sataj pri konstanta bremsado kaj malhelpado flanke de SSOD, eĉ persekuto de iuj aktivuloj. SSOD-anoj sentis sin mastroj de ASE kaj faradis kun ĝi kion ajn ili volis. Kiam venis la tempo de perestrojko, ni uzis la favoran momenton por deklari nin sendependaj. La oficialaj protektantoj (SSOD, CK VLKSM - Komsomolo, VCSPS - Konsilio de Profesiaj sindikatoj) estis ŝokitaj kaj ĉiel kontraŭis tion dum la lasta ASE-kongreso. Kontraŭstatute la kongresoj de SEU ne okazis. Oni kontraŭis registriĝon de SEU kiel jura personeco.

Gonĉarov: Mi ne plu bone memoras la tiamajn eventojn (en 1991 mi translokiĝis de Moskvo Siberion), sed mi povas nur supozi, ke pluraj komparis la ASE-laboron kun la (ankoraŭ freŝmemora) SEJM-laboro, kaj venis al la konkludo, ke la rezultoj estis draste malsamaj.

Mi mem vigle memoras tiun emociplenan konferencon en Moskvo, dum kiu SEU estis restarigita, printempo 1989. Antaŭe, en decembro 1988, mi havis la okazon dum vizito de la tiama litova sovetrespubliko ĉeesti la refondon de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas. La nepridubebla dezirego de la baltaj respublikoj forlasi Sovetunion estis kompreneble forte sentebla.

LA JUDA DEMANDO

Plej lasta temo, kiun mi ŝatus trakti en tiu ĉi intervjuo: En la sovetia Eo-movado aperis kelkaj juddevenaj samideanoj (krom Armand, Podkaminer, Kolker, Bronŝtejn, Zajdman, Aroloviĉ, ankaŭ Giŝpling, Cejtin, Ĥarjkovskij, Vulfoviĉ, Kurolap, Ŝlafer, Fejgin, Lineckij, Vajnblat k.a.), kiuj ludis gvidan aŭ aktivan rolon. Proporcie judoj eble eĉ estis en la sovetia Eo-movado pli multaj kompare kun la ceteraj etnoj aŭ identecoj kio cetere estas frapa paralelo kompare kun la proporcio de judoj ludintaj rolon en la sovetia revolucio de 1917 kaj poste en la lenina-stalina administracio dum la 20aj jaroj ! En la 60aj jaroj komplikiĝis la juda demando en Sovetunio, antisemitismaj kaj kontraŭcionismaj tendencoj fortiĝis lige kun la kontraŭisraela politiko de Moskvo. Pro la politike malfavoraj tempoj, la variebla ĝis necerta situacio de la labormerkato kaj entute pro la mankantaj vivperspektivoj en Sovetunio, la plimulto de la judoj strebis forlasi la landon. Komence nur relative malmultaj judoj povis foriri el Sovetunio, sole 3500 inter 1966 kaj 1967, 13 000 en 1970. La kulmino de la juda elmigrado el Sovetunio estis atingita en 1990 per 225 000 elmigroj. Ĝis 1993 formigris unu miliono da judoj el eksa Sovetunio. Vivi kiel judo en Sovetunio do estis malfacile, oni preferis elmigri ĉefe al Israelo aŭ Usono.
Esti judo en Sovetunio estis malfacila afero. Pro tio la judeco de e-istoj ne ludis rolon aŭ ne povis ludi rolon en Sovetunio (kaj en aliaj socialismaj landoj) kaj estis la privata afero de la koncernitoj (ekzistis ja ankaŭ diversaj tipoj aŭ gradoj de judoj resp. de judeco). Por ne kompromiti Eon, oni preferis silenti pri judaj aspektoj en tiu movado, kiel tabuo. Kiel vi mem spertis la judan demandon, kiu ja ankaŭ estas ligita kun Zamenhof, kreinto de Eo?


Gonĉarov: En SEJM, laŭ mi, absolute ne ekzistis odoro de antisemitismo. Kvinono inter miaj amikoj mem estis hebreoj/judoj. Sekve la judismo havas nenian rilaton al SEJM kaj eĉ al ASE kaj al la tuta Eo-movado sovetia. Preskaŭ ĉiuj sovetiaj e-istoj estis internaciistoj.

Tio tamen estas io alia ol mondaj imperiistoj aŭ cionistoj, kiel kamarado Berjoza emis denunci la e-istojn Tamen, la fakto, ke en la cerbo de tia funkciulo ekzistas tiu terminologio, montras, ke io ajn ligita kun esperantismo povis esti facile denuncata kiel cionisma aŭ kiel kosmopolita (en negativa, reakcia senco) kiel dum la stalinisma tempo.

Kolker: Pri mia maleblo fariĝi membro de KPSU, supozeble ĉar mi estas judo, mi parolis antaŭe. Kiel mi rakontis en la bulteno Cerbe kaj kore, en 1992, okazis jena incidento, simptoma por la tiama politika praktiko: Skandalon kaŭzis en 1984 mia recenzo pri libro aperinta en Israelo, en la revuo Esperanto de UEA. Eĉ pli embarase por la sovetia flanko estis, ke tiu artikolo aperis samnumere kun recenzo de Ulrich Lins pri la libro 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner, en kiu ĝia aŭtoro priskribis sian vivon en la sovetlandaj koncentrejoj. Fakte tio estis interpretita kiel kontraŭsovetia fi-provoko flanke de UEA kaj de mi mem. Ha! Tiu aŭdaco mencii aŭ eĉ iom laŭdi libron aperintan en Israelo, denuncita de la moskva e-isto Perevalov, kostis al Ŝanina kaj Isaev, SSOD-funkciulino kaj ASE-prezidanto, kiuj estis forte mallaŭdataj de la potenca vicprezidanto de SSOD, Peslak, preskaŭ ilian partian membrokarton (la riproĉoj estis, ke ili ne observis la ordon en ASE kaj ne povis eviti tian publikigon) kaj krome la decidon forigi min el la prezidio de ASE. (Ĉi tiun epizodon oni povas legi ankaŭ en la libro de Samodaj, p. 159-60). Formale, mia eksiĝo el la Prezidio (ne el la Estraro) de ASE okazis laŭ mia peto, pro mia granda okupiteco. Kvankam mi havis vastan moralan subtenon de sovetiaj e-istoj, mi konsentis al tiu kompromiso, ĉar alie SSOD malheplus al defendo de mia doktoriga disertacio pri esperantologia temo. Kelkajn monatojn antaŭ la likvidiĝo de ASE, la Estraro elektis min prezidiano kaj vicprezidanto de ASE (sur la lokon de la forpasinta Podkaminer). La recenzo mem de Lins, kiu kaŭzis insulton al Stalin, estis interpretita tiel, ke la planita aliĝo de ASE al UEA fiaskis. Intertempe Sovetunio, KPSU, SSOD kaj ASE kolapsis, kaj en 1990 la grava moskva eldonejo Progreso republikigis la libron La danĝera lingvo de Lins en Eo kaj eldonis ĝin ankaŭ en rusa traduko, en kiu 350 paĝoj estas dediĉitaj al la situacio kaj persekutoj de e-istoj en Sovetunio

Kaj la judeco de Zamenhof ĉiukaze restis tikla afero, ĉu ne?

Kolker: Certe, la e-istoj (kon)sciis pri la judeco de Zamenhof, sed kial emfazi tion en siaj priesperantaj gazetartikoloj? La juda temo estis dum la sovetia tempo tikla afero kaj ne alportis ion pozitivan male, ĝi povis alporti ion negativan - ĉiuokaze la mencio pri lia judeco estus forstrekita de redaktoroj aŭ cenzuristoj. Sed persone mi ne aŭdis iujn ajn parolojn aŭ aludojn de oficialuloj pri la judeco de Zamenhof.

Eĉ en Enciklopedio de Esperanto, aperinta en Hungario en 1933 (!), kaj en polaj aŭ bulgaraj verkaĵoj mankis indiko pri la judeco de Zamenhof. Tio evidente estis problemo por la tiulandaj e-istoj, kiuj devis fajfi laŭ la oficiala partia linio, kiu estis kontraŭ-israela; do oni preferis ĝin prisilenti. Sed en la 30aj jaroj aperis, ekzemple en Pollando, laŭ la tiama modo, artikoloj pri Eo kun kontraŭjuda karaktero. Postmilite pri la judaj aspektoj de Zamenhof unuafoje pli profunde verkis precipe Holzhaus (Doktoro kaj lingvo Esperanto, Helsinko 1969) kaj Maimon (La kaŝita vivo de Zamenhof, Tokio 1978). Do, eĉ se Eo celis resti politike neŭtrala projekto, ne eblis eviti ĝian enplektadon en sufiĉe tiklajn politikajn aferojn.

Do indas kaj necesas fari iun konkludon el tiu intervjuo, kiu povus esti jena: Post la likvido de la sovetia Eo-movado en 1937-38 ĝi povis refunkcii nur ekde la mezo de la 50aj jaroj per la eklaboro de Bokarjov kaj ties interlingvistikaj-esperantologiaj kolegoj. Iom poste aperis la junuloj kaj junulinoj de SEJM, kiuj agadis kadre de neoficiala organizaĵo. Por kontroli la kreskantan sovetian Eo-movadon estis fondita en 1979 ASE sub la patroneco de SSOD (kun kiu ekzistas jam formalaj rilatoj ekde la mezo de la 50aj jaroj). Pro tio oni rezignis pri SEJM malfondante ĝin favore al la establado de tutsovetia strukturo kun ASE ĉe la pinto. Sed baldaŭ iuj aktivuloj de la SEJM-periodo konstatis kaj kritikis pli kaj pli, ke ASE ne povas tro multe fari, ĉar SSOD, ne havante la intereson, ke Esperanto disvastiĝu tra Sovetunio kaj eĉ celante la inverson, bremsis la agadon de ASE. Kiam tio eblis, la seniluziigitaj sovetiaj esperantistoj likvidis ASE-n en 1989 por restarigi la antaŭmilitan SEU (Sovetrespublikaran Esperantistan Union). Kompare kun la Eo-movadoj en socialismaj landoj kiel ekzemple en Bulgario, kie la e-istoj, inter kiuj multaj devenis precipe el la antifaŝisma/mondpaca tradicio, kiel longigita brako de la partio aŭ patrolanda fronto kvazaŭ blinde kunpropagandis socialismon kaj la ŝtatan doktrinon, en Sovetunio la Eo-movado koncentriĝis pli pri la scienca kaj pragmata-praktika agadoj sen tro da ŝtata ideologio/propagando, kiu estis minimume kaj formale aplikata en Eo-medioj (konstati tion por nesovetianoj estas iom surprize, ĉar oni povus kredi, ke homoj en la patrujo de la komunismo estas la plej ardaj propagandistoj nu iuj ja certe estis, sed ne nepre la esperantistoj, almenaŭ koncerne la postmilitan periodon). Sed la ombro de KŜS daŭre akompanis la movadon, kiel ĉion ceteran en tiuj landoj. Ĉi tiu cirkonstanco faras la esploradon de kelkaj aspektoj de la historio de la Eo-movado en tiuj landoj iom malfacila. Ĉiukaze laŭ la fadeno trikotita en tiu ĉi konkludo eblas kaj necesas verki la historion de la postmilita Eo-movado en Sovetunio, ruslandaj kaj alilandaj kolegoj eble kune.

Koran dankon al Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov pro ilia preteco respondi al miaj (eble iom strangaj) demandoj. Dankon al Vladimir Samodaj, kiu kritike tralegis la tekston. Estus interese kun ili aŭ aliaj signifaj aktivuloj daŭrigi la diskuton pri la postsovetia situacio de Eo en Ruslando.


Ekster la intervjuo:

Mi volus rakonti gajan anekdoton en iom alia kunteksto: Okaze de mia scienca staĝo en Sovetunio (1988-89) mi ankaŭ lernis, ke en la sovetia akademia sistemo ekzistas la ruslingva titolo aspirant por la defendantoj de doktoriga promocio (kandidat nauk). Kiel oficiala interŝanĝ-studento, kiu loĝis kun tiuj aspirantoj en la sama komunloĝejo (obŝĉeĵitie), mi fakte estis mem konsiderata kiel aspiranto (kvankam mi estis nur antaŭ-licencia/magistra studento). Ĉar tiu ĉi nocio prononce treege similas al esperanto, plurfoje okazis amuza konfuziĝo inter mi kaj rusoj, kiuj, ne sciante kio estas Esperanto, unuavice komprenis aspiranto kaj aspirantisto (kio ne ekzistas) anstataŭ esperantisto Cetere la tipe rusa prononco de Esperanto, kiu povas kaŭzi eĉ semantikajn miskomprenojn, amuzigis ankaŭ min, kaj por fini ĉi tiun temon mi volas referenci al p. 83 de la libro de Samodaj, kie li rakontas, ke rusaj teatraj aktoroj prononcis kakaĵon anstataŭ kokaĵon, tiel ke Vilmos Benczik, tiama sekretario de Hungara Eo-Junularo, en 1966 devis interveni perletere por atentigi la rusajn aktorojn, kiuj ĵus lernetis Eon, ke ili bonvolu malignori tiujn gravajn prononcajn nuancojn kaj forigu la misprononcon, kaze ke ili deziras prezenti sian spektaklon en Hungario Alia kazo de embarasa lingva fuŝuzado estis tipografiaj eraroj: en iu prelego kamarado Breĵnev diris kakaj moskvanoj anstataŭ karaj moskvanoj (Samodaj, p. 147). Do. Ĉion ceterindan legu en la libroj de Kolker, Bronŝtejn, Samodaj, Cibulevskij aK

* rajono: teritoria subunuo kiel parto de distrikto.


BIOGRAFIOJ:

1 Boris (Grigorjeviĉ) Kolker, naskita la 15-an de julio 1939 en Tiraspol, Moldavio, longtempe loĝis en Baŝkirio (Birsk 1965-67, Ufa 1967-93) ĝis lia elmigro al Usono, estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, aŭtoro de tri Eo-lernolibroj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano. Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Eo-lernolibroj (inter kiuj Vojaĝo en Esperanto-lando estas la plej konata kaj furora), interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de Monato. Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Instruis Eon ĉe usonaj universitatoj en San Francisko kaj Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Eo-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).
Interreto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Kolker

2 Anatolo (Evgenjeviĉ) Gonĉarov, naskiĝis la 12an de septembro 1940 en Siberio, lernis en Brjansk kaj Odeso, laboris en Barnaul kaj Moskvo. Doktoro de kemiaj sciencoj, instruis en superlernejoj de Barnaul, sciencistis en moskvaj scienc-espoloraj institutoj. Studente (Odeso) eklernis Eon (1958) kaj komencis multe Eo-legi, kio difinis lin pasia amanto de la lingvo. En 1960 ekinstruis Ĉe-metode kaj ĝis 1990 instruis ĉiujare, krom paŭzo en 1980-87. En 1965 fondis antaŭ-SEJM-on kaj ekde 1967 prezidantis SEJM-on dum kelkaj jaroj kaj poste revene ankoraŭ jaron. Dum postSEJM-a periodo (1981-1989) gvidis Scienc-Teknikan fakon de ASE kaj estis estrarano de ASE. Fondis ses junularajn Eo-klubojn (Odeso, Barnaul, Moskvo k.a.). Honora membro de TEJO, multjara membro de UEA kaj nun senatano de la Eo-Civito. Pro troa sindediĉo al Eo foriris de kvar perspektivaj karieroj kaj 1987 definitive iĝis profesia Eo-aganto. Pro la samo fiaskis kelkaj edziĝoj kaj, perdinte loĝejojn, migris kiel malriĉulo tralande de 1990 ĝis 2002. En 2003 revenis Siberion kaj ekokupiĝis precipe Eo-verki, traduki kaj teoriumi pri Eo-movadaj kaj esperantologiaj temoj. Aŭtoro de pli ol 50 Eo-publikaĵoj. Kolektis abundegan materialon, pruvante Eon pli riĉa ol la naciaj sur la nivelo de la beletraj esprim-eblecoj
Interreto: http://anatolog.narod.ru


Mallongigoj kaj ties plenaj nomoj:

SEJM: Sovetia Esperantista Junulara Movado
SEJT Sovetia Esperantista Junulara Tendaro
ASE: Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
SSOD: Unio de Sovetiaj Amikec-Societoj
KŜS: Komitato de Ŝtata Sekureco (internacie pli konata sub la mallongigo KGB)
CK KPSU: Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
USSR: Unio de Socialismaj Sovetrespublikoj
Komsomolo: Komunisma junulara organizo de USSR
Samizdato: sekretmaniera memeldono kaj distribuado de neoficialaj aŭ nepermesitaj publikaĵoj en privataj kanaloj en Sovetunio kaj aliaj komunismaj landoj
UEA: Universala Esperanto-Asocio
TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Ĉefaj legindaj publikaĵoj pri la sovetia Esperanto-movado:

2008: Kolker, Boris: La aventuro esti membro de UEA en Sovetunio En: Esperanto (UEA), junio, n-ro 6, p. 126-127.
2006: Bronŝtejn, Mikaelo. Legendoj pri SEJM. Impeto. Moskvo. (3a eld). 231 paĝoj.
2005: Kolker, Boris: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Eo-kulturo. UEA. Rotterdam. (3a eld). 280 paĝoj.
2004: Kolker, Boris: NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo. En: Sennacieca Revuo, 2004, p. 31-32 (aperis ankaŭ en Israela Esperantisto, Eventoj, Litova Stelo, Esperanto sub la Suda Kruco; legebla rete:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_vilje.htm )
2003: Prof. Mahomet Isaev: De vilaĝo al ĉefurbo. En: Rusia Esperanto-Gazeto, 1/14 kaj 2/15, februaro kaj aprilo.
2000: Cibulevskij, Dmitrij M.: ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Historiaj notoj. Ĥarkiv. 384 paĝoj.
1999: Samodaj, Vladimir: Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. Homoj kaj epizodoj. Impeto. Moskvo. 175 paĝoj.
1994: Cibulevskij, Dmitrij M. SEJM. Historia skizo. Impeto. Moskvo. 204 paĝoj.
1991: Landa Agado: SEU kaj Sovetunio: kune al necerta estonteco, intervjuo kun Andy Künzli kaj Andrej Ananin. En: Esperanto (UEA), 6, p. 109.
1990: Künzli, Andy E.: Eksterlandanoj: Ankoraŭ "ekzotikaj bestoj" en Sovetunio. En: Kontakto 1, p. 7, 10. Kun aldona artikolo pri Gazetoj en Sovetunio, p. 15.
1989: Künzli, Andy E.: Ĉu perestrojko pereigas la unuecon de sovetiaj esperantistoj? En: Esperanto (UEA) 11, p. 185-7.

Bultenoj Juna Esperantisto, Informacionnyj Bjulleten, Cerbe kaj Kore.

Oni konsultu ankaŭ la koncernajn artikolojn de U. Lins (vd. bibliografion en La Danĝera Lingvo)

----------------

Publikigita ekskluzive por SPEGULO, socikultura, sendependa revuo en Esperanto, eldono aŭtuna 2008, p. 134-157.
Indikojn kiel aboni SPEGULON oni trovas sur tiu ĉi retpaĝo:
http://www.planlingvoj.ch/files/Dok_SPEGULO_informoj_2.pdf


: Boris Kolker ( 26, 2008 18:11 pm), 2 ()
    e-mail
Boris Kolker
Akademiano


: 29.03.2003
: Usono

: 25, 2008 18:23 pm     : Re: Sovetia Esperanto-movado en kvazau'sekreta misio

Tiu ĉi intervjuo estas represita en Rusia Esperanto-Gazeto (REGo), 2008, n-r0 6, decembro.
    e-mail
:   
           Esperanto -> / E-o en la mondo : GMT + 3
1 1

 


|



Funkcias per la skripto PoHoPoBoBo © 2001–2010 phpBB Group
E@I