Добавлено: Вс Сен 24, 2006 16:04 pm Заголовок сообщения: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Jen proksimiĝas tempo por Lingva Festivalo en Ĉeboksari ĉi jare ĝi okazos ek de la 15-a ĝis la 22-a de oktobro.
La ĉefa programo okazos je la 21-22-a de oktobro.
Se estas interesiĝantoj veni - bv. kontakti na Irina Semjonova kiu okupiĝas pri gastoj (demandu min per priviataj mesaĝoj pri la kontakteblecoj).
Добавлено: Сб Сен 30, 2006 8:48 am Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Maksim skribis:
Jen proksimiĝas tempo por Lingva Festivalo en Ĉeboksari ĉi jare ĝi okazos ek de la 15-a ĝis la 22-a de oktobro.
La ĉefa programo okazos je la 21-22-a de oktobro.
Se estas interesiĝantoj veni - bv. kontakti na Irina Semjonova kiu okupiĝas pri gastoj (demandu min per priviataj mesaĝoj pri la kontakteblecoj).
Добавлено: Сб Сен 30, 2006 9:12 am Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Hemulo skribis:
Mi planas viziti (kiel kutime) la aranĝon.
Do, planu ankaŭ rakonti pri ĝi poste al mi (prefereble en skriba formo). Mi certe ne sukcesos vojaĝi tien ĉi-jare, malgraŭ tuta mia deziro.
Sciu, ke ankaŭ nia amiko samrondano Kolodin planetis vojaĝi, "se finiĝos kontrolado en la laborejo" (venis ia ekstera komisiono al li por kontroli). Do, tenu kontakton kun li por kunordigi la vojaĝon.
Добавлено: Вт Окт 24, 2006 15:35 pm Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Saluton!
Slavik skribis:
Hemulo skribis:
Mi planas viziti (kiel kutime) la aranĝon.
Do, planu ankaŭ rakonti pri ĝi poste
Mi hodiaŭ revenis hejmen de LF.
Eble mi poste havos iom pli da tempo por detale priskribi ĉi jaran aranĝon.
Do, nun mi skribu kurte:
Ĉi jare (kiel mi eksciis nur post la fino) organizis la aranĝon nova generacio (kiel mi aŭdis jam tria) de ĉeboksaraj aktivuloj. Fakte, ĉeforganizantoj estis 3 aŭ 5 (mi ne povis ĝuste difini) junaj knabinoj, kaj neniu el "olduloj" (kiel ekzemple Blinov) . Interalie, kiel mi komprenis, la "olduloj" eĉ ne donis konsultojn al la "novulojn", kaj la lastaj ĉion faris memstare!
Certe, pro tiu malmulta sperto de organizantoj okazis kelkaj, tamen malgrandaj, fuŝetoj kaj fisurprizetoj. Tamen, ĉefe, la aranĝo estis sufiĉe altnivela. Mi jam diris, ke pri organizaj malfacilaĵoj mi sciis nenion. Do, malgraŭ iu malsperto kaj dank al granda laborego la organizantoj sukcesis fari normalan festivalon, kiu sendube staras en unu vico kun la antaŭaj. Eĉ pli, ĉi jare aperis kaj komencis realiĝi (dime sukcese) kelkaj novaj ideoj.
Interalie, bone realiĝis laboro kun alilandaj studentoj neesperantistoj (el moskva universitato de naft-industrio). Ĉi jare venis tri studentoj kiuj bonege kaj interesege prezentis siajn lingvojn kaj siajn landojn.
Tio estis:
Severin MBEMBE ELANGA el Kamerunio, kiu prezentis lingvon "Eondo".
David AYABA MSHELIA el Niĝerio, kiu prezentis lingvin "Hausa".
Esmael LILI el Sirio, kiu prezentis kurdan lingvon.
Mi multe kontaktis kun tiuj personoj, ĉar ni kune loĝis ĉe junulargastejo, kaj mi akompanis ilin en urbo. Mi certas, ke al ili tre plaĉis prezenti laingvojn kaj ideo de LF mem.
...
---------------------------------------------------------------------------------
DAŬRIGOTA . . .
Последний раз редактировалось: Hemulo (Вт Окт 24, 2006 19:37 pm), всего редактировалось 1 раз
El Moskvo el MASI tie estis 12 homoj, inter ili mi mem. Ankaŭ ni loĝis en junulargastejo (ĉu la sama?) ĉe str. Janouŝeka. Bedaŭrinde ni kun vi, Hemulo, ne interkonatiĝis.
Pri la LF mem:
Estis 7 tempodaŭroj por viziti prilingvajn seminarioj, ĉiu po 30 minutoj.
Mi jen kiel pritaksas tiujn kiuj mi vizitis:
- Kun marko "5":
-- Slavaj lingvoj (kompare)
-- Malnova slava
-- Serba
- Kun marko "4":
-- Fina
-- Hispana
- Kun marko "3":
-- Itala (malmulto pri la lingvo, pli multo pri manĝo ktp)
-- Hebrea (malmulto pri la lingvo, multaj eraroj pri faktoj)
- Kun marko "2":
-- Angla (tute nenio pri lingvo, stultaj diskutoj sen traduko, mi fuĝis)
El Moskvo el MASI tie estis 12 homoj, inter ili mi mem. Ankaŭ ni loĝis en junulargastejo (ĉu la sama?) ĉe str. Janouŝeka. Bedaŭrinde ni kun vi, Hemulo, ne interkonatiĝis.
Jes mi loĝis en junulargastejo ĉe Janouŝek strato.
Mi estas plimalpli grandkorpa barbulo en plimalpli blanka pulovero.
Mi vidis Oĉjon, Maraton, Andrejon, unu knabon ŝajnas el Uljanovsk kaj ankoraŭ unu nealtan knabon kiu ŝatis turnadi du ŝnurojn kun strangaj aĵoj.
Eble tio estis vi?
Pri prezentoj.
Mi vizitis prezentojn de 5 lingvojn, ĉiuj prezentoj estis interesaj, nenie mi enuis sed de lingva vidpunkto mi metus sekvajn notojn:
Eondo 5 (al mi tre plaĉis, eĉ antaŭ mi konatiĝis kun Severin. Li montris kantojn, dancojn, proverbojn, aktive kunlaboris kun aŭskultantoj. Plus speciala noto pro tio, ke unuan tagon Severin unu el malmultaj faris prezentojn portante naciajn vestojn, kiuj estas fakte ĉiutagaj vestoj en Kamerunio)
Bengala 3 (nu estis ne multe pri la lingvo mem kaj eble prezentanto estis iom tro hezitema, sed mi, sendube, ricevis novan informon, ĉar antaŭe mi sciis preskaŭ nenion pri la lingvo kaj pri ties lando Bangladeŝ).
La kataluna 4 (interese kaj amuze, tamen malmulte kaj estis malrapidiga traduko. Persone mi preferus aŭskulti la rakonton en esperanto sen traduko, sed mi komprenas, ke la traduko, sendube, estis necesa por plimulto de aŭskultantoj. Dankon al Andrej sed la traduko povus esti pli bona kaj pli rapida.)
Hausa 5+ (Estis vere plena, laŭ eble, kompleksa kaj amuza rakonto pri kulturo, pri la lingvo kaj legendo pri ĝia kreanto)
La ĉina 3 (Mi vizitis prezenton kiun faris ĉinino, bedaŭrinde mi forgesis ŝian nomon. Estis vere interesa rakonto pri ĉinaj tradicioj, pri sistemo de ĉinaj nomoj ktp. sed nemulte pri lingvo mem, pli ĝuste rakonto pri la lingvo ne estis sistema. Ŝi estis ne sperta prezentanto.)
Bedaŭrinde mi ne povis viziti pli da prezentoj, sed oni diras, ke prezento de la kurda lingvo ankaŭ estis interesa, ĉar Esmael rakontis pri diversaj skribmanieroj de la lingvo (arab-litera, latin-litera kaj eĉ ciril-litera) kaj pri multaj malfacilaĵoj kiujn havas kurdoj en landoj kie ili loĝas. Paroli en la kurda kaj havi iujn tekstojn en la lingvo tie estas vere danĝere por la vivo.
Добавлено: Вт Окт 24, 2006 20:08 pm Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Slavik skribis:
Mi certe ne sukcesos vojaĝi tien ĉi-jare, malgraŭ tuta mia deziro.
En Ĉeboksara esperanto-centro kien mi kun Severin, David kaj Esmael venis ĉeboksaranoj montris vian foton kaj diris (mi citu): "Jen knabo, kiu loĝas en Sankt-Peterburgo, Serjoĵa (tio estas mi) eĉ povis vidi lin."
Добавлено: Вт Окт 24, 2006 20:54 pm Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
DAŬRIGO:
Kiel mi jam diris, ĉeboksaranoj elprovis kunlaboro kun alilandaj studentoj de Moskvo.
Verŝajne tio estis ideo de Ljuba kiu nunloĝas k laboras en Moskvo.
Kiam ni interparolis en malvasta rondo, ŝi diris, ke moskvanoj havas grandajn planojn por tiu kunlaboro kaj ĝia daŭrigo.
Interalie, Severin havas iun altan postenon en asocio de alilandaj studentoj. Kiel diris Ljuba, estas ideo, organizi LFon en Moskvo kun helpo de la studentoj, poste estos ebleco ekinteresigi ilin kaj fari ĉiujn prezentojn dum LF en Ĉebo nur dank al alilandaj studentoj, kiuj mem estas lingvoportantoj. Tio povos doni al LF plian pezon ĉe eksteraj rilatoj.
Mi jam diris, ke mi partoprenis postkongresan resumadon, kie estis pridiskutitaj multaj fortaĵoj kaj malfortaĵoj, novaj ideoj kaj organizaj eraroj. Do mi povas diri, ke dank al alveno de nova generacio de organizantoj por LF aperis nova potencialo.
Krome, dum resumado mi konatiĝis kun nova knabo, neesperantisto, el Ukrainio kiu nomiĝas (same kiel mi) Sergej.
Li partoprenis (li faris prezenton de la ukraina) LF unuan fojon, kaj volas plie kunlabori. Do, li faris kelkajn konkretajn proponojn por organizi laboron kun sponsoroj kaj amaskomunikiloj.
Sergej kaj ankoraŭ unu ukrainano (kies nomon mi bedaŭrinde forgesis) volas organizi iun asocion de slavaj lingvoj (la rusa, la ukraina, la belorusa ktp.). Kiel mi komprenis verŝajne tio okazos en ukrainio. Sed, ĉiukaze ili volas kaj pretas pere sia estonta asocio kunlabori por LF.
Al Slavik: Interalie mi ankaŭ havas kelkajn pensojn pri ebleco kunlabori kun LF en Ĉebo. Estus bone fin-fine iam renkontiĝi por peterburganoj kaj pripensi tiun aferon. Tiom pli, ke, kiel mi legis en novaĵoj, en peterburga universitato okazos instruado de Eon.
Eble mi eraras, sed verŝajne, tie ankaŭ estas alilandaj studentoj, kiuj povus ekinteresiĝi pri LF.
Ĉiukaze tio estas pridiskutinda afero.
La lingvo eondo, kiun Sergeo mencias, plej verŝajne estas tio, kion en ruslingva tradicio oni nomas «эвондо (яунде)», almenaŭ ĝi estas parolata en Kameruno kaj nomiĝas plej proksime.
Multe min amuzis, ke en la Ĉebokara Esperanto-Centro oni montras foton de mia modesteco al la gastoj.
La lingvo eondo, kiun Sergeo mencias, plej verŝajne estas tio, kion en ruslingva tradicio oni nomas «эвондо (яунде)», almenaŭ ĝi estas parolata en Kameruno kaj nomiĝas plej proksime.
Mi ne scias, sed tio povas esti, ĉar vera prononco ne estas facile registrebla per rusaj literoj (ĉar oni ja skribis ruse "Эондо") sed Severin diris, ke oni ankoraŭ nomas tiun lingvon "Fang" kaj ĝi estas plej parolata en Kamerunio.
Slavik skribis:
Jen nevana demando: ĉu vi havas disponeblajn kvalitajn fotojn?
Bedaŭrinde, ne. Mi ne havis fotilon. Sed certe ĉeboksaranoj havas multe da fotaĵoj.
Se mi prenus fotilon, do mi sentus min laboranta, sed mi vere laciĝis de laboro. Speciale pro tio, ke antaŭ forveturo mi laboris tutan diurnon.
Eble, se mi pli bone ĉion antaŭpensus mi prenus fotilon, sed nun tio ne gravas.
Добавлено: Ср Окт 25, 2006 12:25 pm Заголовок сообщения: Re: Lingva Festivalo en Ĉeboksari en 2006
Hemulo skribis:
Mi vidis Oĉjon, Maraton, Andrejon, unu knabon ŝajnas el Uljanovsk kaj ankoraŭ unu nealtan knabon kiu ŝatis turnadi du ŝnurojn kun strangaj aĵoj.
Eble tio estis vi?
Mi jam diris, ke mi partoprenis postkongresan resumadon
Bedaŭrinde ni havis la trajnon tro baldaŭ kaj do ne partoprenis.
Hemulo skribis:
Sergej kaj ankoraŭ unu ukrainano (kies nomon mi bedaŭrinde forgesis) volas organizi iun asocion de slavaj lingvoj (la rusa, la ukraina, la belorusa ktp.). Kiel mi komprenis verŝajne tio okazos en ukrainio. Sed, ĉiukaze ili volas kaj pretas pere sia estonta asocio kunlabori por LF.
Mi estis en iliaj programeroj kaj kiel mi komprenis la asocio de slavaj lingvoj planas kunvenadi ie en Ĉeboksari.