Mi proponas eniri babilejojn kaj forumojn nacilingvaj por varbi Esperanto, senġene, ne agrese, nek fanatike, nur nomiġonta nerekte la afero.
Bedaŭrinde, tio ne donos iun bonan rezulton, ĉar kutime homoj havas fortajn dogmojn.
Ĉiam baldaŭ aperos homoj kiuj diros, ke vi estas stultulo kaj okupiĝas pri malbona kaj malutila afero. Ĉar ĈIUJ JA SCIAS, ke la angla estas vaste uzata (kaj sola) internacia lingvol. Se vi estas kontraŭ la angla, do vi estas kontraŭ tuta homara civilizo. Vi estas fihomo kaj volas malutilon por ĉiuj.
Kutime oni diras tion agreseme.
Do, tute ne eblas venki dogmojn per vorto de racio.
Indas proponi E-on ne kiel kontraū la angla. Eċ E-on povos protekti anglan iam, kiam ne furoros pli, eble tiam furoros, la ċina, hinda aū araba. Tro interesa estas ke la plej grava verkisto en E-o estas angla (Auld), kaj la plej granda biblioteko en E-o estas en Londono ! Do, anglofonoj, ne ċiuj rifuzas E-on. E-on ne estas komplete komparebla kun naciaj lingvoj, E-on havas "interna ideo", estas ege homa, paca proponon, do trezoro por la homaro. Se E-on ne estos neniam la plej parolata, ne gravas, ċiam estos rimedo ora, ne anstataūebla por la homaro.
Tute ne gravas kiel vi prezentos Eon (almenaŭ ĉe ruslingvaj forumoj) ĉar kiam vi skribos vorton "Esperanto" oni tuj skribos al vi tion kion mi montris.
Fakte, homoj kiuj tio skribos havos nur unu demando: Ĉu vi estas malsperta stultulo kiu ne komprenas malutilon de Eo? Se jes, do ili klarigos al vi kia stultaĵo estas tiu lingvaĉo.
Se ne (se vi ne estas nur malsperta trompita stultulo laŭ ilia opinio), do vi sendube estas fiulo kiu ruze kaj kaŝe deziras malutilon por homoj.
kontraŭ argumentoj estas tiaj:
Nun la angla estas vaste uzata. Temas ne nur pri disvastiĝo inter homoj, sed ankaŭ multaj terminaroj pri diversaj sciencoj ktp.
La angla lingvo estas fakte universala interkomprenilo.
Se vi proponas okupi sin pri io alia, do vi proponas senutile malŝpari tempon kaj rimedojn.
Vi proponas, ke unu homo (kiu lernos Eon) ne komprenu aliajn (kiuj jam parolas angle). Do, li havos grandan malavantaĝon.
Se vi proponas ne okupi sin nur pri unu lingvo sed lerni aldone, do oni demandos vin por kiu diablo tio necesas?
Mi legis multajn diskutojn en diversaj eksteraj forumoj pri Eo. Kaj eĉ iam mi mem komencis diskuton. Ĉio estis vane.
Vidu, ke preskaŭ ne ekzistas raciaj kaj pragmatismaj argumentoj por Eo. (almenaŭ kiam temas pri proksima futuro). Teoriaj ideoj ne estas progmatismaj, do ili ne estas konsenteblaj por tiuj personoj, same kiel interna ideo de Eo.
Ekzistas nur malvasta klaso de homoj kiuj povas ekinteresiĝi pri Eo. Ili estas nuraj stranguloj ekz. kiel verduloj (ekologistoj), vegitarianoj, naturistoj, maldekstruloj, anarkiistoj ktp.
Eĉ se tiuj homoj mem ne faras malbonon. Do ili disvastigas siajn stultaĵojn kaj per tio faras malprofiton por tutmonda ekonomio.
Se plimulto da homaro estus tiaj stranguloj, do homa civilizo ne plu ekzistus, ĉar ĉiuj iliaj ideoj (malprogmatismaj) estas ne vivkapablaj
fantazioj.
Do, kiam vi diros, malgraŭ ke e-istoj estas rilative malmultnombraj ili estas preskaŭ en ĉiu lando, kaj se iu volos viziti ien, do eblas uz ekz. Pasporta Servo. Progmatismaj personoj respondos al vi, ke ili vizitos iun ajn landon nur por vidi la landon mem, sed ne tiujn strangajn E-istojn kiuj loĝas tie.
Sciante la anglan vi povos ajna loke ekparoli kun loĝantoj angle. Pli verŝajne, ke ajna homo ekparolos/respondos al vi angle ol Esperante.
PS: TIO NE ESTAS MIAJ PENSOJ, SED NUR RESUMO DE EKZISTAJ DOGMOJ!!!
Mi proponas eniri babilejojn kaj forumojn nacilingvaj por varbi Esperanto, senġene, ne agrese, nek fanatike, nur nomiġonta nerekte la afero.
Fakte tiu ideo estas iom realigata en nia subforumo Virtualaj Kunvenoj. Ni venadas al iu babilejo kaj provas tie paroli en Esperanto, pri Esperanto ks. Foje funkcias.
Interese skribis Hemulo. Fakte, plej ofte la reago al mencio de Esperanto estas programita Tamen ja mencio povas ankaŭ kaŭzi interesiĝon...
Добавлено: Пн Май 01, 2006 0:24 am Заголовок сообщения: Re: Babilejoj kaj forumoj
Hemulo skribis:
Slavik skribis:
Interese skribis Hemulo. Fakte, plej ofte la reago al mencio de Esperanto estas programita Tamen ja mencio povas ankaŭ kaŭzi interesiĝon...
Nu, plej bona reago kiun mi vidis estis trankvila neinteresiĝo
Ekzistas tre bona maniero informi pri Esperanto al pozitive agordita publiko -- serĉu menciojn ĉe http://blogs.yandex.ru kaj tuj komentu. Mi kaj Alaŭdo ĉiam faras.
Добавлено: Пн Май 01, 2006 0:27 am Заголовок сообщения:
Hemulo skribis:
Vidu, ke preskaŭ ne ekzistas raciaj kaj pragmatismaj argumentoj por Eo. (almenaŭ kiam temas pri proksima futuro). Teoriaj ideoj ne estas progmatismaj, do ili ne estas konsenteblaj por tiuj personoj, same kiel interna ideo de Eo.
Ekzistas nur malvasta klaso de homoj kiuj povas ekinteresiĝi pri Eo. Ili estas nuraj stranguloj ekz. kiel verduloj (ekologistoj), vegitarianoj, naturistoj, maldekstruloj, anarkiistoj ktp.
Добавлено: Пн Май 01, 2006 1:01 am Заголовок сообщения:
Hemulo skribis:
Do, tute ne eblas venki dogmojn per vorto de racio.
Fakte, oni povas tion diri ne nur rilate al Esperanto, temas praktike pri ĉio. Oni kutime ne povas reasertiĝi iun per raciaj argumentoj. Ĉu vi iam provis pruvi ion per 'vorto de racio'? Ĉu vi sukcesis, se la homo jam havis sian propran opinion? Ĉu vi, ekzemple, povis provi al 'konvinkita aŭtoholiko' ke troa aŭtomobiliĝado estas malbona kaj estus pli bone se li veturus per tramo?
Ŝajnas ke racia argumantado laboras nur en pruvoj de matematikaj teoremoj. Eĉ en fiziko ne laboras: eĉ Albert Einstein ne akceptis kaj kontraŭis kvantuman mekanikon.
Добавлено: Пн Май 01, 2006 10:21 am Заголовок сообщения:
Petro skribis:
Hemulo skribis:
Do, tute ne eblas venki dogmojn per vorto de racio.
Fakte, oni povas tion diri ne nur rilate al Esperanto, temas praktike pri ĉio. Oni kutime ne povas reasertiĝi iun per raciaj argumentoj. Ĉu vi iam provis pruvi ion per 'vorto de racio'? Ĉu vi sukcesis, se la homo jam havis sian propran opinion? Ĉu vi, ekzemple, povis provi al 'konvinkita aŭtoholiko' ke troa aŭtomobiliĝado estas malbona kaj estus pli bone se li veturus per tramo?
Foje funkcias neracia klarigo.
Ekzemple, eblas timigi personon (rakontante pri akcidentoj survoje aŭ eĉ minacante) aŭ eblas interesi personon (ekz., formante modon por io, montrante ke io estas "kruta", instigante al imito).
Tiamaniere, ekz., multaj relative riĉaj homoj, kiuj havas jam aŭton, lastatempe "malfermis por si" biciklojn -- pro la alloga biciklista movado kaj ebleco vojaĝi al interesaj naturaj lokoj.
En la Reto tia "neracia klarigo" rilate Esperanton povas aspekti kiel "Esperanto novosti" raportanta ne nur pri Esperanto kaj ne nur en pure reklama formo. Tio estis la dekomenca ideo de la projekto kaj se similaj projektoj multiĝos, pli da homoj vidos Esperanton hazarde, uzatan Esperanton, miros, demandos ktp.
Truda konvinko, eĉ racia, en nia tempo ne nur malbone funkcias -- ĝi ofte misfunkcias... "Subkonvinko", kaŝita reklamo povas esti pli efika.
Добавлено: Сб Май 06, 2006 0:55 am Заголовок сообщения:
"Esperanto sen antaujughojn" de Walter Francini, estas libro kiu rezonas pri manieroj konsilindaj por montri Esperanto, evitanta erarojn. Krom en la revuo de UEA, estis antau jaroj, iu kiu verkis artikolaron pri la saman temon.