Добавлено: Вс Окт 16, 2005 2:31 am Заголовок сообщения: Freŝdate pri surogataj skribsistemoj por Esperanto
Nova esploro, kies rezultojn publikigis blogisto Vastalto, montras malambiguan venkon de la vera Zamenhofa skribo (la „ĉapelita“) en moderna Interreto. Mi citu la tutan blogaĵon ĉi-sube:
Mi studetis pri uzado de la esperantaj supersignitaj literoj kaj ĝiaj surogatoj en la Interreto. Laŭ la rezulto mi konkludis, ke jam la uzado de unikodo estas plej populara kaj establita.
Metodo:
Mi metis kelkajn vortojn en la serĉilo de Google, kaj registris ĝian respondon pri la nombro de trafitaj paĝoj. Por ricevi pli precizan rezulton, mi metis la vortojn kun citsignoj ("...").
Konsideroj:
1. La traf-nombroj povas inkludi ne-esperantajn paĝojn, kio tamen estas ignorebla.
2. Unikodo estas la plej uzata, kaj x-konvencio estas la dua.
3. Unikodo, minimume duoble kaj maksimume dekoble, superas la sumon de la 3 surogataj skriboj.
4. Unikodo estas nova teknologio kompare kun aliaj surogataj skriboj, sed ĝi jam superas la aliajn skribojn.
Konkludo:
La esperanta ortografio en unikodo estas la plej populara kaj jam establita en TTT-paĝoj.
Agrablas konscii, ke ankaŭ nia babilado en ĉi-forumo kontribuis al plialtiĝo de la valoroj en la unuaj linioj de ĉi-supraj kvar ekzemploj.
Mi finu per ĵus elpensita frapfrazo:
Esperanto: la lingvo internacia. Atentu pri falsigoj!