REU planas eldoni kelkajn librojn pri Esperanto.
Ĉu iu scias taŭgajn eldonejojn?
Verŝajne la plej taŭgaj estas tiuj eldonejoj, kiuj jam okupiĝas pri vortaroj, parollibroj, lernolibroj, ktp. Eĉ bli bone estas se la eldonejo faras serion de similaj libroj pri diversaj lingvoj - tiam per REU ĝi povas aldoni al la serio ankoraŭ unu lingvon.
Bonvolu skribi al mi ĉiujn kontaktojn de la eldonejoj, kiujn vi scias - retpaĝaron, adreson, retpoŝtadreson, telefonnumeron, faksnumeron - pli bone ĉi ĉion de redaktejo, ne de venda fako.
Se vi dum lastaj jaroj aĉetis iujn vortarojn aŭ parollibrojn bonvolu rigardi ilin kaj elskribi el ili ĉi tien eldonejojn, kiuj ilin eldonis.
> REU planas eldoni kelkajn librojn pri Esperanto.
> Ĉu iu scias taŭgajn eldonejojn?
http://www.hrpublishers.org/ iam eldonis kelkajn esperantajn librojn
(inkluzive, ŝajne, iun vortaron) por la moskva E-eldonejo "Impeto".
Ili estas sufiĉe "nekomercaj", ilia ĉefo iom scias kaj tre favoras
Esperanton, do mi pensas ke povus esti taŭga varianto. Trovu iliajn
kontakt-informojn sur la respektiva paĝo. Skribu al mi, se io
rezultiĝos!
Amike,
Oleg
--
If the hunger of the human mind does not seek mental and spiritual
elevation, it becomes engaged in accumulating more wealth than what it
requires in the mundane world, thereby depriving others of their share
of wealth.
Последний раз редактировалось: Oleg (Пн Июн 27, 2005 15:55 pm), всего редактировалось 1 раз
Добавлено: Ср Июн 29, 2005 6:35 am Заголовок сообщения:
Oleg skribis:
http://www.hrpublishers.org/ iam eldonis kelkajn esperantajn librojn
(inkluzive, ŝajne, iun vortaron) por la moskva E-eldonejo "Impeto".
Ni volus trovi eldonejojn, kiuj konsentus eldoni E-lernilojn proprakoste. Tiajn, kiuj havus proprajn distribusistemojn por la tuta Rusio. "Impeto" ja daŭre eldonas E-lernilojn, sed la eldonkvantoj estas tre malgrandaj kaj la libroj apenaŭ trafas nur al kelkaj moskvaj librovendejoj. La menciita "Human Rights Publishers" mem estas malgranda kaj kunlaboras kun "Impeto" surbaze de amikaj rilatoj, tamen neeviteble kontraŭpage.
> REU planas eldoni kelkajn librojn pri Esperanto.
> Ĉu iu scias taŭgajn eldonejojn?
http://www.hrpublishers.org/ iam eldonis kelkajn esperantajn librojn
(inkluzive, ŝajne, iun vortaron) por la moskva E-eldonejo "Impeto".
Ili estas sufiĉe "nekomercaj", ilia ĉefo iom scias kaj tre favoras
Esperanton, do mi pensas ke povus esti taŭga varianto. Trovu iliajn
kontakt-informojn sur la respektiva paĝo. Skribu al mi, se io
rezultiĝos!
Amike,
Oleg
--
If the hunger of the human mind does not seek mental and spiritual
elevation, it becomes engaged in accumulating more wealth than what it
requires in the mundane world, thereby depriving others of their share
of wealth.
HRP - neniam eldonis iujn librojn en Esperanto aŭ pri la lingvo.
Ankaŭ neniam eldonis por "Impeto".
"Impeto" estas memstara oficiale registrita eldonejo.
http://www.impeto.rusio.ru